BET-59: Konatiĝu kun Laura Brazzabeni

BrazzabeniNi daŭrigas la prezentadon de tiuj, kiuj grave kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). La kvina persono en ĉi tiu rubriko estas Laura Brazzabeni el Italio.

Laura Brazzabeni estas instruistino pri fremdaj lingvoj kaj pri Esperanto. Ŝi doktoriĝis pri fremdaj lingvoj per eseo pri instruado de fremdaj lingvoj kaj literaturo kaj poste pri itala beletro. Ŝi oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj bone regas ankaŭ la francan.

Laura Brazzabeni laboris por la kreado de la reta kurso KIREK de Itala Esperanto-Federacio preparante la ekzercojn de la lecionoj. La kurso havas dek lecionojn, kaj oni proponas ĝin rete kun helpantoj. Ŝi estas administranto de la reta kurso KAPE por Italio. Nun ŝi estas estrarano pri kongresoj en ILEI, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio kaj ĝenerala direktoro de Itala Instituto de Esperanto.

En BET-59 Laura Brazzabeni prelegos pri instruado de Esperanto en kursoj sinkronaj kaj nesinkronaj kaj pri disvastigo de Esperanto pere de radio.

Bonvenon al Kaŭno!

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/bet-153/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi