BET-59: Suzana kaj Mirek koncertos en Kaŭno

Suzana kaj MirekSuzana (Zuzanna Natalia Kornicka) naskiĝis en Poznano (Pollando), kie ŝi nun laboras kiel busŝoforino. Jam dum liceaj jaroj ŝi forte interesiĝis pri muziko kaj kantis en paroĥa koruso, kiu turneis, interalie, en Italio kaj Germanio. Nun ŝi studas internan sekurecon kaj estas patrino de 14-jara filino.

Ekde 1996 ŝi ĉiujare kantas kun gitaro dum la festivalo ARKONES en Poznano kaj en aliaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj; interalie, ŝi koncertis en BET-55 (Paneveĵo, 2019) kaj BET-56 (Klajpedo, 2022). En ŝia repertuaro estas verkoj de popmuziko, bluso, folkmuziko, religiaj aŭ revoluciaj kantoj, tradukitaj ĉefe de sia patro Zbigniew Kornicki kaj de Zbigniew Galor, laŭ kies instigo kaj financa helpo en 2015 aperis ŝia debuta kompaktdisko Malsato de Espero.

Mirek Bartkowiak profesie estas busŝoforo, sed pasie – muzikisto. Li enamiĝis al muziko kiel adoleskanto, kaj tiu amo restis kun li ĝis nun, kaj ĝi krucigis liajn vojojn kun Suzana, kiu formas kun li ne nur muzikan sed ankaŭ intiman tandemon.

En BET-59, kiu okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno (Litovio), Suzana kaj Mirek prezentos sian koncerton kun la titolo “SuMi – 30 jaroj pasis”.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/bet-152/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi