Profesoro Wandel prelegos pri astrofiziko en BET-59

wandelAmri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo, prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astronomia Unio. Li instruis astrofizikon al ĉ. kvar mil studentoj, publikigis pli ol cent sciencajn artikolojn kaj du lernolibrojn pri astrofiziko en la hebrea (Magnus 2021) kaj la angla (Springer 2024).

En Esperantujo li estas vicprezidanto de UEA kaj pli ol 30 jarojn respondecas pri scienca agado kaj la Internacia Kongresa Universitato. Amri Wandel estas prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992, iama prezidanto de TEJO, aŭtoro de tri astronomiaj libroj en Esperanto: La kosmo kaj ni (2001,2005, 2017, 2022), Ekstertera vivo (2023) kaj Astrofiziko por laikoj (2024)

En la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio), profesoro Wandel prelegos pri astrofiziko.
Astronomio, la plej antikva scienco pri mezurado de la ĉielaj objektoj, evoluis kaj en la lastaj ducent jaroj naskis astrofizikon, kiu esploras la funkciadon de steloj kaj la universo laŭ fizikaj reguloj. Amri uzas sian multjaran sperton enkonduki astrofizikon por klarigi en simpla kaj facila maniero pri astronomiaj distancoj, planedoj, steloj, galaksioj kaj la moderna kompreno de la universo.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/bet-151/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi