Ni daŭrigas la prezentadon de tiuj, kiuj grave kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). La dua prezentato estas Mario Migliucci el Italio.
Mario Migliucci naskiĝis en 1975 kaj doktoriĝis pri historio kaj filma kritiko ĉe Universitato “La Sapienza” en Romo; li entreprenas irvojon cele al teatra muldiĝo pere de multnombraj kaj heterogenaj laboratoriaj spertoj. Ekde 1998 li laboras kiel teatra aŭtoro kaj aktoro, surscenigante kiel aŭtoro kaj interpretisto la spektaklojn “Doktoro Esperanto”, “Primo Sguardo” (Unua Rigardo), “Diario Elettorale” (Balota Taglibro).
Li laboras, interalie, por teatra adapto de la romano “La ragazza e il professore” (La Knabino kaj la instruisto) de Jean-Claude Carrière, realigante la spektaklon “Bussando alla porta” (Frapante ĉe pordo de Einstein), reĝisorado de Giles Smith, kies interpretisto li ankaŭ estas. En 2018 enscenigas “Il bambino sogna” (La infano sonĝas) de Hanoch Levin, reĝisorata de Claudia della Seta.
En BET-59 Mario Migliucci prezentos sian spektaklon “Doktoro Esperanto”. Doktoro Esperanto estas Lejzer Ludvik Zamenhof kaj ĉi tiu estas lia vivrakonto. La rakonto pri homo, kiu volas doni al la mondo unikan voĉon, homan voĉon. Kiel laborema metiisto, doktoro Esperanto, la vireto kun okulvitroj, fabrikas sian instrumenton kaj ĝin proponas al kiu ajn ĝin volas utiligi.
Sed lingvo estas aparta instrumento, ne kreebla de la hodiaŭo al morgaŭo. Tiu ĉi rakonto konsistas el turoj kaj el homoj kiuj ilin konstruas. Kiel aliaj homoj antaŭ li, Lejzer neglektas la ŝtonon kaj preferas la brikon. La brikoj de Lejzer estas vortoj kaj lia lingvo estas Esperanto.
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/10/bet-150/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news