La 13an de julio 2023 estis fondita la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news). La 23an de septembro 2023 al ĉi tiu kanalo aliĝis cent abonantoj, kaj antaŭ la jarfino ĉi tiu nombro superis 200. Dum la 109a UK la abonantaro superis 400, kaj hodiaŭ la kanalon “Esperanto-novaĵoj” abonas 426 personoj, kiuj ĉiutage ricevas kurtajn mesaĝojn, plejparte pri novaj publikaĵoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” (https://sezonoj.ru).
Telegramo estas senpaga nuba tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por telefonvoki kaj videovoki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon: bildoj, filmetoj, movbildoj, glumarkoj kaj dosieroj. En Telegramo funkcias grupoj, en kiuj esperantistoj interparolas pri diversaj temoj, kaj kanaloj. Kanalo estas unudirekta loko kun mesaĝoj pri difinita temo. Ĉiu kanalo havas specifan temon. Malkiel grupo, kanalo ne estas loko por diskuti, sed por informiĝi pri difinita temo, sed ĉe la kanalo “Esperanto-novaĵoj” funkcias samnoma grupo/babilejo.
La plej “amasa” Telegrama Esperanto-kanalo estas “Esperantaj memeoj” kun 572 abonantoj, sed la plej freŝa novaĵo en ĝi estis publikigita la 25an de junio 2024, kaj do “Esperanto-novaĵoj” estas en la dua loko kun 426, ĝin sekvas “Kontraŭ Espero” (323), “Sal Esperanto” (321, laste en 2022) kaj “Libera Folio” (311).
Se vi uzas Telegramon kaj vin interesas novaĵoj pri Esperanto kaj esperantista agado, aliĝu al la kanalo “Esperanto-novaĵoj” ĉe https://t.me/esperanto_news.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/telegramo-2/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news