Internacia tago de bitlibroj

bitlibroj

Hodiaŭ estas la 18a de septembro. Ĉi tiun tagon oni konsideras kiel la (Internacian) Tagon de bitlibroj (angle: Read An Ebook Day). Bitlibroj kaj bitgazetoj nun estas neignorebla parto de la Esperanta literaturo kaj gazetaro, jen kiel bitaj versioj de paperaj eldonaĵoj, jen kiel memstaraj eldonaĵoj ne legeblaj en papera formo.
Ekde januaro 2007 nia gazeto “La Ondo de Esperanto” havas bitversion (pdf), kaj ekde 2017 “La Ondo” aperus nur elektronike (pdf, ePub). En februaro 2010 ni komencis eldoni bitlibrojn kaj publikigi ilin en la bitlibrejo de “Sezonoj” https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php. Nuntempe ĉi tie estas dudek senpagaj bitlibroj, du aĉeteblaj bitlibroj (elŝuteblaj por konatiĝo kiel provlibroj), kaj sep numeroj de La Ondo de Esperanto.

La plej ofte elŝutita estas la romaneto Blankaj Noktoj de Fjodor Dostojevskij, tradukita de Grigorij Arosev. Oni elŝutis ĝin 10 mil 306 fojojn: 5799 pdf-versiojn kaj 4507 ePub-versiojn. Ĝin sekvas La falo de la domo Usher de Edgar Allan Poe, tradukita de Edmund Grimley Evans (9010 elŝutoj), La pika damo de Aleksandr Puŝkin, tradukita de Aleksander Korĵenkov (8895 elŝutoj) kaj Sveda alumeto de Anton Ĉehov, tradukita de Aleksander Korĵenkov (8791 elŝutoj).

Inter la gazetoj la plej populara estas la januara eldono de La Ondo de Esperanto por la 2017a jaro: ĝi estas elŝutita 11 mil 567 fojojn.

Okaze de la bitlibra tago ni invitas ĉiujn legemulojn viziti nian bitlibrejon kaj elŝuti senpage niajn librojn kaj gazetojn ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/sezonoj-3/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi