Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en septembro 2024

La Esperantisto

1. Antaŭ 135 jaroj (1889) aperis la unua numero de la unua Esperanta gazeto La Esperantisto – “Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto (Dr. L. Zamenhof) eldonata de Chr. Schmidt, prezidanto de la klubo mondlingva en Nürnberg”.

3. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Marija “Meri” Solomonovna Abolskaja (Абольская, 1929-1956-2008), instruistino de matematiko kaj unu el la plej aktivaj Leningradaj/Sankt-Peterburgaj esperantistoj dum kvindek jaroj; instruistino de Esperanto en ĉeestaj kaj korespondaj kursoj, deklamantino de Esperantaj poemoj; aŭtorino de lernolibro por korespondaj Esperanto-kursoj (1990) kaj de la libro Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo: Memorlibro pri aktoro Nikolaj Rytjkov (1999, du samtempaj eldonoj: Esperanta kaj dulingva); kunredaktorino de la ruslingva bulteno Вестник эсперанто.

5. Antaŭ 115 jaroj (1909) en Barcelono komenciĝis la 5a Universala Kongreso de Esperanto, al kiu malgraŭ la timo pri la situacio en la postribela lando aliĝis 1300 kongresanoj; la Alta Protektanto de la kongreso estis Alfonso la Dek-tria, reĝo de Hispanio.

7. Antaŭ 20 jaroj mortis Johan Hammond Rosbach (1921-1938-2004), norvega filologo, lingvoinstruisto kaj esperantisto; redaktoro de Norvega Esperantisto (1948-73); aŭtoro de du romanoj (Fianĉo de l’ Sorto, 1977; Unumane, 1991) kaj de ok novelaroj: Bagatelaro (1951), Homoj kaj riveroj (1957), La mirinda eliksiro (1968), Disko (1970), Vibraj momentoj (1981), Silka kuseno (1991), Nomoj (1999), Fajrejo (2002); membro de la Akademio de Esperanto dum pli ol 40 jaroj (1962-2004), honora membro de UEA (1991).

13. 13. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Valerio Ari (1949-1965- ), itala instruisto, politikisto (parlamenta ataŝeo, ministeria kabinetestro, departemento pri eksteraj rilatoj de la parlamento de Lombardio k. a.) kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Giorgio Silfer; kunfondinto de la literatura rondo “La Patrolo” (1969), revuo Literatura Foiro (1970), eldonejo LF-koop (1980), Itala Interlingvistika Centro (1985), Esperanta PEN-Centro (1991), Esperanta Civito (2001), Esperanta Naturamikaro (2010); komitatano de TEJO (1970-72, 1977-80), prezidanto de LF-koop (1987-96), kortumano (2001-06), senatano (2007-), konsulo (2007-11), vickonsulo pri financoj (2012-16) kaj unua vickonsulo (2017- ) de la Esperanta Civito; unu el la tri kunaŭtoroj de la Manifesto de Raŭmo (1980), la ĉefa ideologo de la raŭmismo; ĉefredaktoro de Literatura Foiro (1970-80) kaj Kontakto (1975-77); aŭtoro de Drole kaj petole (1972), Doktoro Rosales (1973), De tempo al tempo (1977), Enkonduko al literatura kritiko (1978), Se mi ne estus hebreo …: una ricerca sulle origini dell’Esperanto (1986), Desislava ridetas (1987), La spegulo de Velodajo (1990), kunaŭtoro de Historio de la Esperanta literaturo (kun C. Minnaja, 2015); aŭtoro de pluraj teatraĵoj, kompilinto de kelkaj antologioj kaj artikolaroj; laŭreato de la premioj de OSIEK (2016) kaj de la fondaĵo Grabowski (2016).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 258-260).

20. Antaŭ 30 jaroj mortis Reto Mario Rossetti (1909-1928-1994), svisdevena brita instruisto kaj esperantisto; aŭtoro de Kvaropo (kun W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. Francis, 1952), El la maniko (1955), Pinta krajono (1959), Spegulo de Esperantaj stiloj (1976), Arto kaj naturo (1989); tradukinto de verkoj de Ŝekspiro, R. Burns k. a.; kunredaktoro de Angla Antologio (kun W. Auld, 1957), 33 rakontoj (kun F. Szilágyi, 1964), Trezoro (kun H. Vatré, 1989); membro de la Akademio de Esperanto (1968-92); honora membro de UEA (1982).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 243-244).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por septembro 2024, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/septembro-12/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi