Okaze de la hodiaŭa Internacia tago de tradukado, festata ĉiujare la 30an de septembro, ni memorigas, ke jam la trian jaron en ĉiu numero de la Ondo aperas la ciklo Rusa novelaro 2 (RuNo-2, la unua parto kun tradukoj de verkoj 19-jarcentaj aŭtoroj aperis libroforme en 2003). En ĝi ĉiusezone aperas Esperantaj tradukoj de prozaĵoj de rusaj aŭtoroj, kiuj publikigis siajn ĉefajn verkojn en la 20a jarcento.
En dek sinsekvaj Ondoj jam aperis tradukoj de 49 verkoj de dek rusaj aŭtoroj. La tradukojn garnas enkondukaj artikoloj, notoj kaj ilustraĵoj. Ĉiu publikaĵo ampleksas ĉirkaŭ 30 paĝojn. En la laboro pri RuNo-2 partoprenas kvar tradukantoj: Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova kaj Vladimir Vyĉegĵanin; ĉiu el ili, krom Ludmila, partoprenis ankaŭ en RuNo-1.
Laste, en la somera Ondo aperis tradukoj de kvar noveloj de Miĥail Bulgakov. En la nun redaktata aŭtuna eldono de La Ondo de Esperanto ni publikigos tradukojn de kvin noveloj de Vsevolod Ivanov.
Jam aperis:
Ivan Bunin. En bieneto. Facila spirado. Sunfrapo. En Parizo. “Madrido” (Tr. A. Korĵenkov). La Ondo de Esperanto, 2022, №1.
Aleksandr Kuprin. Siringo. Viando. Helenjo. Nokta violo (Tr. V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova). La Ondo de Esperanto, 2022, №2.
Maksim Gorjkij. Foje en aŭtuno. La naskiĝo de homo. Helgriza kaj lazura. La gvidisto (Tr. V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova). La Ondo de Esperanto, 2022, №3.
Fjodor Sologub. La belo. Transformiĝoj. La reĝino de kisoj. Traserĉo. La vojo al Emaus. La fianĉino de Judaso (Tr. V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova). La Ondo de Esperanto, 2022, №4.
Leonid Andrejev. La anĝeleto. Silento. La abismo. El rakonto, kiu neniam estos finita (Tr. V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova, V. Vyĉegĵanin). La Ondo de Esperanto, 2023, №1.
Ivan Ŝmeljov. La febro. La oveto. La mirakla bileto. La eterna lumo. La agrabla promeno (Tr. V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova, V. Vyĉegĵanin). La Ondo de Esperanto, 2023, №2.
Aleksej N. Tolstoj. La morto de la familio Nalymov. La inkmakulo. Nataŝa. Manjo. La kunloĝanto (Tr. V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova, V. Vyĉegĵanin). La Ondo de Esperanto, 2023, №3.
Vladimir Nabokov. La vorto. Kristnasko. Fabelo. Razilo. Teruro. Nubo, lago, turo (Tr. A. Korĵenkov, L. Novikova, V. Vyĉegĵanin). La Ondo de Esperanto, 2023, №4.
Aleksandr Grin. La pilorio. Nokte kaj tage. La parolema koboldo. La edziĝo de Aŭgusto Esborn. La akvarelo. La komandanto de l’ haveno (Tr. V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova). La Ondo de Esperanto, 2024, №1.
Miĥail Bulgakov. La ruĝa krono. La ĥana fajro. La blizardo. Estis majo (Tr. V. Jurganov, A. Korĵenkov, L. Novikova, V. Vyĉegĵanin). La Ondo de Esperanto, 2024, №2.
Nur la abonantoj de La Ondo de Esperanto povas legi la tradukojn de RuNo-2. Sed tiuj, kiuj unuafoje abonos La Ondon ĉi-jare, rajtos elŝuti ankaŭ ĉiujn numeron de La Ondo por 2022 kaj 2023, kaj do ili ricevos ĉiujn tekstojn de la projekto.
AlKo
Legu pli pri RuNo-1 https://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga082.htm.
RuNo-1 estas aĉetebla ĉe UEA https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7088.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/runo-3/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news