La 38a Arkones: Laŭdire la lasta

Arkones

La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 38an fojon la 13-15an de septembro en Poznano, Polujo. Estis malpli multaj partoprenantoj (125 aliĝoj) kaj pli malgranda programo ol en iuj pasintaj jaroj, tamen venis pli multaj homoj ol en 2023 (nur 82 aliĝoj). Verŝajne la kvanto rekreskis parte pro tio, ke ĉi-foje estis laŭdire la lasta Arkones, do la lasta ŝanco partopreni ĝin! Do estis iuj homoj por sia unua vizito al tiu ofte laŭdata renkontiĝo, kaj aliaj, kiuj revenis post paŭzo por resperti ĝin lastan fojon, aldone al tiuj kiel mi, kiuj simple regule ĉeestas.

Depost la pandemio, la programo iomete ŝrumpis kaj havas nur du trakojn (mi memoras kelkajn grandiozajn jarojn kun tri aŭ eĉ kvar trakoj), tamen denove estis pluraj interesaj programeroj, kaj certe ne eblis vidi ĉion.

ukraina infana dancgrupo

Ukraina infana dancgrupo

Kiel kutime, la du vesperaj programoj havis multan diversan muzikon, kion mi ŝatas pri Arkones. Revenis la kortuŝa vendreda muzika kaj danca prezento de ukrainaj rifuĝintoj de la milito. Suzana kaj ŝia fianĉo Mirek koncertis denove. Pli nekutima muzika prezento estis mezepoka muziko de profesoro Marek Nahajowski, kiu ludis diversajn malnovajn bekflutojn kaj ankaŭ interese informis nin pri la instrumentoj kaj pri la komponaĵoj. El eksterlando venis koncertoj de muzikistoj popularaj en multaj aranĝoj: ĴeLe (kiun mi ĵus ĝuis ankaŭ en la Litovia IJK!) kaj JoMo!

Kompreneble la tagaj programeroj estis diversaj. Ekzemple mi aŭdis prelegon de Duncan Charters pri literaturo: kio ĝi estas, kaj kial indas legi ĝin. Katalin Kováts rakontis pri sia sperto kun kancera kuracado komence de la pandemio, kaj pri la rezulta teksto “Pli ol plena”, kiun ŝi verkis pri la sperto (kiu aperis en Beletra Almanako, №44) – ŝi parolis en la malgranda ĉambro “Svarmejo” anstataŭ la granda “Spegulejo” pro la ideo, ke malmultaj homoj volus aŭdi pri kancero en intima etoso, sed fakte la “Svarmejo” ja svarmis kun multaj aŭskultantoj! Pli leĝere kaj amuze, Katalin ankaŭ gvidis kvizon en la stilo de “Risko” de edukado.net. Aida Čižikaitė rakontis pri multaj lokoj en Kaŭno, kie okazos la venonta BET, kaj pluraj ja rilatis al Esperanto. Estis ankaŭ prelego pri tio, kiel bestoj evolue iĝis homoj, prelego pri diferencoj en interhomaj rilatoj por esperantistoj kaj neesperantistoj, prelego pri lingvistaj aspektoj de familiaj nomoj, ktp.

arkones-38

Ĝojo rakontas pri vjetnamaj manĝkutimoj

Kiel kutime, pluraj studentoj de la interlingvistikaj studoj prezentis pri diversaj interesaj temoj, ĉu rilate al siaj studoj (ekzemple Arko (Gong Xiaofeng) pri la Esperanta traduko de la ĉina klasikaĵo “Ruĝdoma sonĝo”), ĉu kulture rilate al siaj hejmlandoj: ekzemple Ĝojo (Hoan Trần) pri vjetnamaj manĝoj.

La viva teatraĵo “Oni devas pardoni” de la juna trupo Studio P prezentiĝis. Filmeto montriĝis kun deklamado (de Urszula Zybura) de hajkoj kun akompano de ĵaza pianado (de Świętosław Fortuna), verŝajne filmita dum pola kongreso de Esperanto.

studio p

Spektaklo “Oni devas pardoni” de Studio P

La tradicia libroserveto funkciis kun multaj malnovaj libroj (mi aĉetis malnovan tradukon de Goethe ĉi-foje) kaj novaj belaj eldonoj el Bjalistoko.

Kutime tia raporto ankaŭ celas kuraĝigi interesatojn partopreni la venontan fojon… sed oni diras, ke tio estis la lasta Arkones! Kial? Finiĝas la interlingvistikaj studoj, kiujn gvidis Ilona Koutny dum multaj jaroj, kaj la ligo inter la studoj kaj Arkones ĉiam estis grava, ĉar la instruistoj kaj studentoj estis granda porcio de la partoprenantoj kaj prezentantoj dum Arkones. Pli frua bato al Arkones estis la forpaso en 2018 de la longtempa ĉeforganizanto Paweł Janowczyk. Do, bedaŭrinde, ŝajnas ke Arkones nun ĉesis.

Arkones havis sian proprajn etoson kaj tradiciojn, kaj dum jardekoj ĝin ĝuis multaj homoj el multaj landoj. Certe multaj homoj sentas dankemon al la multaj diversaj organizantoj kaj prezentantoj tra la jaroj. Malfeliĉas la fino, sed feliĉas, ke Arkones ekzistis kaj riĉigis niajn vivojn.

PS: Tamen mi aŭdetis nebulajn onidirojn kaj esperetojn, ke eventuale iuj prenos la torĉon por daŭrigi tian semajnfinan kulturan eventon, ĉu en Poznano, ĉu aliloke en Polujo… Ni vidu.

Russ Williams

Fotoj de Ulrich Matthias

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/polujo-27/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi