La 26an de septembro 2024 en Šiauliai en sia 86a vivojaro forpasis eminenta litova esperantisto
Zenonas Eimutis Sabalys
(1939-2024)
Zenonas Sabalys naskiĝis en Kaŭno, kie en 1960 li diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sed ekde 1962 loĝis en Šiauliai. Ekde 1979 li estis vicprezidanto de la urba plenumkomitato de Šiauliai, kaj en 1992 li fariĝis gvidanto de la Banko de Šiauliai, poste gvidis alian bankon. En 2004 li ricevis la honoran titolon “Honora civitano de Šiauliai”.
Li esperantistiĝis en 1956 en Kaŭno kaj en 1959 partoprenis la unuan BET-on (ĈET-1) en Latvio. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanton en la universitato de Šiauliai kaj estis estrarano de la urba Esperanto-klubo “Ruto”, partoprenis multajn BETojn kaj pli ol 20 Universalajn Kongresojn de Esperanto. Ekde 2008 li estis estrarano de Litova Esperanto-Asocio.
Kune kun la litoviaj esperantistoj ni funebras kaj kondolencas al la familianoj kaj proksimuloj de Zenonas Sabalys, kun kiu ni havis amikajn interrilatojn post nia transloĝiĝo al Kaliningrado en 2001.
Ripozu en paco!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/nekrologo-73/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news