Ĉi-jare la 80a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK-80) okazis en Litovio, lando kiun mi delonge volis viziti, sed pro la nuna politika situacio en la mondo la vojo al ĝi estis malfacila. Mi akceptis tion kiel defion kaj petis vizon de Italio, kaj mi ricevis ĝin. Samtempe mia familio volis ripozi en Montenegro, sed, ĉar rektaj flugoj el Moskvo al Italio kaj Montenegro nun ne ekzistas, ni unue flugis al Istanbulo, kaj tie ni pasigis iom da tempo. Ni renkontiĝis kun mia turka amikino Fatma, kaj mi havis ŝancon montri al miaj samfamilianoj la praktikan utilecon de Esperanto: ŝi faris malgrandan ekskurson en Istanbulo por ni.
El Turkio ni flugis al Montenegro, kie mi pasigis nur unu semajnon. Al Montenegro venis ankaŭ mia franca-itala amiko – esperantisto konata kiel Galeks. Li restis kun ni dum tiu semajno kaj pro li miaj gefratoj iom eklernis Esperanton. Ni havis multajn aventurojn en tiu bela Balkania lando ĉe la Adria Maro. Poste mi daŭrigis mian vojaĝon al Italio, mi venis al Romo kie mi restis dum du tagoj, en Romo mi ne trovis esperantistojn, ĉar ĉiuj romaj esperantistoj, kiujn mi kontaktis, tiutempe ne estis en la urbo, mi vizitis Vatikanon kaj multajn vidindaĵojn de Romo, poste mi daŭrigis la vojaĝon kaj iris al Budapeŝto. En Budapeŝto min gastigis mia hungara amiko Petro, li montris al mi la urbon kaj la tradician hungaran manĝaĵon.
Galeks kaj Roman en Montenegro.
Poste mi venis al Pollando, kiun mi deziris viziti ekde multaj jaroj, multaj aferoj en mia vivo rilatis al ĝi, sed mi neniam antaŭe havis ŝancon viziti ĝin. La unua urbo, kien mi venis, estis Krakovo, mi pasigis tie du noktojn, sed esperantistojn mi ne trovis ankaŭ en Krakovo, sed mi renkontis homojn el la belarusa diasporo, ili montris al mi interesaĵojn de Krakovo kaj gastigis min. Krakovo estas la urbo, kiun mi plej ŝatis en Pollando, ĝi estis bela kaj komforta kun multaj historiaj vidindaĵoj. La sekva urbo sur mia vojo estis Poznano, tie mi renkontiĝis kun mia amiko Esperanta jutubisto Amadeo (Amadeo Sendiulo). Ni kune faris filmeton pri Poznano, ankaŭ mi renkontis la teamon de “Esperanto Senlime”.
Veninte al Pollando, mi ricevis mesaĝon en la belarusa lingvo de nekonata ĉeĥo, mi havis neniun ideon kiu povus sendi ĝin. Li skribis, ke li spektis mian belaruslingvan podkaston pri Esperanto kaj scias ke mi nun vojaĝas en Eŭropo. Vasil, programisto el Belarusio, kiu migris al Ĉeĥio, estas bahaano, kaj ĉi tiu religio multe rilatas al Esperanto, ĉar unu el ĉefaj principoj de la bahaa kredo estas uzado de la internacia helplingvo. Li invitis min gasti en Prago, kaj mi konsentis. Pragon mi tre ŝatis, mi vidis la dancantan domon, Karolan ponton kaj aliajn vidindaĵojn.
Poste Mari, mia Esperanta amikino el Slovakio, invitis min al Bratislavo. Konsentinte, mi spertis multajn problemojn, ĉar nia trajno rompiĝis, kaj mi venis al Bratislavo nur nokte, kaj mi havis nur unu tagon por vidi Slovakion. Mi komencis timi, ke mi ne sukcesos ĝustatempe atingi la kongreson, kaj mi ekrapidis reen al Pollando.
En Varsovio, kie mi renkontiĝis kun aliaj esperantistoj, irontaj al la kongreso, ni vizitis la tombon de Zamenhof. Tamen mi konfesas, ke Varsovio kompare al Poznano kaj Krakovo ne tre impresis min, kaj poste ni iris al Vilno, alia urbo kiun mi dum multaj jaroj deziris viziti, kaj tie mi ne estis seniluziigita. La historia centro de Vilno multe pli bone konserviĝis ol en Varsovio; mi vidis preĝejon de Sankta Anna kaj la Turon de Gediminas, mi trovis multajn similecojn inter la litova kaj la slavaj lingvoj. Mi volis gustumi litovajn manĝaĵojn, sed mi trovis ke litovaj manĝaĵoj estas preskaŭ la samaj kiel la belarusaj, simple ili havas aliajn nomojn. Poste tio helpis min prepari la tablon por la trinkomanĝa nokto en IJK.
Kaj post Vilno ni finfine iris al Ŝventojo (litove: Šventoji), kien venis 223 kongresanoj el 45 landoj, kaj mi estis la sola reprezentanto de Ruslando/Belarusio en IJK-80, okazinta de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto. La kongresloko aspektis multe pli junece ol tiu en la pasintjara IJK-79 en Italio; ĉirkaŭe estis restoracioj, diskejoj, amuzveturiloj, vendejoj.
La loĝdometoj en la IJKejo (Foto de Ivo Miesen)
Tamen estis aferoj kiuj pasintjare pli bonis (laŭ mi): en la kongresejo de Ŝventojo necesejoj kaj duŝejoj estis ne en la ĉambroj, sed en aparta konstruaĵo, kaj sufiĉe for, ofte mankis varma akvo. Mi ne sukcesis aliĝi al multaj ekskursoj, mi tre volis viziti, ekzemple, la muzeon de la malvarma milito, sed lokoj jam mankis, kaj mi nur partoprenis kajakadon, kie mia telefono falis al akvo kaj mortis…
La Balta Maro en Ŝventojo ne estis varma, tial mi naĝis nur kelkfoje. Estis multaj interesaj programeroj pri diversaj temoj, kiel Jugoslavia milito, Esperanta retkulturo, kurso de la litova, sed mi ne vizitis multajn, mi preferis interkomunikiĝi kun homoj, kune kun miaj amikoj ni promenis ĝis Latvio. Ankaŭ estis diskejo kaj karaokeejo dumnokte. Ni havis ludojn ekzemple eskapludon, kie ni devus plenumi la taskojn por trovi aliajn taskojn, ankaŭ estis koncertoj de kelkaj famaj Esperantaj grupoj kiel Martin & la Talpoj, “Perdita Generacio” kaj la plej freneza “Piĉismo” de Glebo Malcev, speciale veninta el Kaŭno.
“Piĉismo” de Glebo Malcev, reaperis en Esperantujo post longa paŭzo
(Foto de Ivo Miesen)
Dum la internacia vespero mi kantis kanton de legenda belarusa grupo N.R.M. (S.R.R. Sendependa Respubliko Revo) kiun mi tradukis al Esperanto. Dum la trinkomanĝa nokto mi prezentis la belarusan tablon, mi sukcesis trovi en Ŝventojo multajn manĝaĵojn litovajn, kiuj estis similaj al la belarusaj, sed ne estis la samaj kiel ĉe la litova tablo, mia tablo estis tute vegetara.
Unu el la tabloj de la trinkomanĝa nokto (Foto de Ivo Miesen)
La kongreso en Ŝventojo pasis glate, neniu dormis surmare, neniu vokis policon, nur ambulancon unufoje, la ĝenerala etoso estis bona, mi estas tre danka al Litova Esperanta Junularo por ilia laboro kaj agado, mi tre ĝojas, ke tiel rapide kreskis nova forta Esperanta junulara movado en ĉi tiu lando, tiu kongreso ja restos por mi bela kaj varma memoraĵo.
Bela kaj varma memoraĵo pri IJK en Ŝventojo (Foto de Ivo Miesen).
Post la kongreso komenciĝis iom freneza vojaĝo. Konkurante kun “Esperanto Senlime” mi kun miaj amikoj Galeks kaj Mari komencis nian propran realecserion “Esperanto Senhejme”.
“Esperanto senhejme”: Roman, Galeks kaj Mari en Eŭropo ie.
En Kaŭno ni dormis sub iu ponto, tie estis sufiĉe trankvile, sed poste litovoj diris, ke tiu loko estas konsiderata kiel danĝera. En Bjalistoko ni surstrate ne dormis, sed ni renkontis atestantojn de Jehovo: kiam ili provis prediki al ni sian religion, ni komencis “prediki” al ili Esperanton. Fine ili konsentis, ke “Zamenhof estis profeto” kaj ke “Biblio diras, ke Esperanto estas bona, ĉar homoj devas laŭdi dion en unu internacia lingvo”. Ni vizitis ankaŭ monumenton de Zamenhof, kiun vandaloj detruis kelkajn semajnojn antaŭe, sed ĝi jam estis renovigita. En Varsovio ni denove dormis surstrate – pli ĝuste en parko – kaj poste ni venis al Gdansko, tie ni vizitis muzeon “Solidareco” kaj vidis multege da sukceno. La loka esperantistino Orcino, kun kiu ni konatiĝis en Ŝventojo, afable montris al ni la urbon.
Orcino, Galeks kaj Roman en la malnova urboparto de Gdansko.
En Gdansko mi adiaŭis miajn amikojn kaj sole veturis per buso al Kaliningrado, kie mi renkontiĝis kun mia amiko Timer – esperantisto kaj aktivulo de la tatara lingvo, poste ankaŭ kun Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj eldonas Esperanto-librojn kaj la magazinon “La Ondo de Esperanto”. Mi vizitis la domon, en kiu naskiĝis la fama filozofo Kantio, kaj tie mi trinkis tre bongustan kafon, kuiritan laŭ malnova recepto.
Kaliningrado: La lasta ripozejo de Kantio (Foto de Timer)
De Kaliningrado mi venis aviadile al Moskvo, kaj tiel finiĝis mia unumonata vojaĝo, la tuta vojaĝo estis ebla nur dank’ al Esperanto, sen Esperanto kaj helpo de miaj esperantistaj amikoj mi ne havus kuraĝon fari tion.
Roman Raljko
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/litovio-76/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news