En nia alvoko al partopreno en BK-2024 ni esprimis nian egan ĝojon pro la fakto, ke en BK-2023 ni ricevis la duan plej grandan nombron de konkursaĵoj, 180, en la historio de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare, male, ni esprimas nian fortan surprizon pro tio, ke ni ricevis nur 110 konkursaĵojn. Temas pri 70 verkoj malpli ol en 2023; 63 malpli ol en 2022 kaj 76 malpli ol en la rekorda jaro 2021.
Kio do okazis? Niaflanke, ni agadis kun sama entuziasmo kiel kutime: akurate ni aperigis la alvokon al partopreno en BK-2024; same akurate kaj bunte kiel ĉiujare, en sociaj retoj, la BK-Sekretario memorigis nian beletremularon pri la bonoj el partopreno en BK. Pristudindas do la kaŭzoj kaj cirkonstancoj, ĉu internaj aŭ eksteraj al Esperantujo, kiuj sekvigis tiun rezulton.
Niaflanke, ni fidas la altirpovon de BK, la plej prestiĝa el la literaturaj konkursoj en Esperantujo, en kiu kutime partoprenas tiel grandaj figuroj de la E-beletro kiel entuziasmaj talentaj komencantoj sur la literatura tereno. Laŭlonge de la historio de BK, tiessine ŝprucis elstaraj individuaj kultivantoj de la E-literaturo kaj propralume brilaj grupoj el ili, kiuj nepre famiĝis. Pro ĉio ĉi, kaj pro multaj aliaj bonoj, ni esperas, ke la partopreno en BK-2025 reprenos sian altnivelan pulson kaj atingos unu el la de ĝi spertitaj lastatempaj eksterordinaraj rekordoj. Ek do al konkursad’!
La rezultojn oni anoncos kadre de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno (Ĉeĥio). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200×65 karaktroj (kvino da paĝo).
Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400×65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2024. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto 2025.
Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al unu el jenaj adresoj: belartajkonkursoj@gmail.com, bk@co.uea.org; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Premioj: En la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la branĉoj Mikronovelo kaj Kantoteksto, kaj en la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo: unua premio 100 €, dua premio 25 €, tria premio 25 €. Cetere, la teksto ricevinta la unuan premion en la branĉo Kantoteksto estos muzikigita, kaj la rezulta kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto aŭ kantogrupo.
Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA: http://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj.
La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2025, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2025, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html.
Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1184.
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news