Solidara kampanjo: Helpi la edzon de Miora

RaveloharisonPoina Raveloharison, 50-jara malagaso, estas la edzo de Miora Raveloharison kaj la patro de la komuna 11-jara filo Jonathan. Li bezonas helpon por ortopedia operacio. Grupo da samideanoj kaj amikoj de Miora lanĉis solidaran helpkampanjon.

Miora Raveloharison, konata afrika Esperanto-aktivulino, skribis:

En la jaro 2000 li malsaniĝis. Li estis enhospitaligita dum tri jaroj. Lia femuro doloregis. En 2015 kuracistoj diris, ke li bezonas operacion. Tamen ĝis nun ni ne povis realigi ĝin pro manko de mono. Ĝi kostas tro multe por ni. Tamen, li provis labori. Ni daŭre serĉis kuracadon por li, sed konstatis, ke en Madagaskaro oni eĉ ne faras la bezonatan operacion.
Ekde 2019, li ne plu povas labori. Li povas nek longe sidi, nek longe stari, kaj ne povas iri pli ol dek metrojn. Pro tiu doloro en la dekstra femuro lia korpo tre dependis de la genuo. Sekve liaj genuoj komencis malbone funkcii kaj ne plu povis fleksiĝi.
Li bezonas kompletan koks-artikan protezon.
Ni bezonas ĉirkaŭ kvin mil eŭrojn (5.000 €) por tiu kuracado kaj por la vojaĝkostoj de Poina kaj Miora al Irano.
Anticipan dankon pro via kontribuo por ĉi tiu kuracado. Lia situacio ne estas facila; li ne povas zorgi pri siaj edzino kaj filo. Li eĉ ne povas labori por certigi kuracadon kaj ne povas zorgi pri siaj familianoj. Kvankam li mem estas en malfacila situacio, li ĉiam klopodas helpi al Miora en ŝia agado por Esperanto.
Dankojn al esperantistaj amikoj en Irano por gastigi, dankojn al Keyhan, Ulrich kaj Renato por la iniciato de tiu kampanjo.

Ni ĝojas informi, ke ni jam kolektis iom pli ol duonon de la bezonata sumo kaj ni dankas ĉiujn kontribuintojn. Ni ankaŭ volas aparte informi vin pri kortuŝa donaco, kiu alvenis el DR Kongo per Western Union. Se ankaŭ afrikano en neriĉa lando sentis la bezonon kontribui, bonvolu helpi nin finkolekti la monon bezonatan.

Vi povas ĝiri vian subtenon al unu el la sekvaj kontoj:
– la germana banka konto de Ulrich Matthias: IBAN: DE48545100670196621672 ĉe Postbank, BIC/SWIFT-kodo: PBNKDEFF
– la UEA-konto “umat-w” de Ulrich Matthias
kun la simpla indiko “por Miora”

Ni promesas repagi la senditan monon, se la operacio ne realiĝos pro neatingo de la bezonata monsumo.

Renato Corsetti
Ulrich Matthias
Keyhan Sayadpour

Ni mem spertis la esperantistan solidarecon en 2011, dum longa atendado de operacio en Moskvo, kaj nun ni, malgraŭ nia neenviinda financa situacio, volonte ĝiras al la indikita UEA-konto 100 (cent) eŭrojn kiel etan helpon por Poina kaj Miora.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/kampanjo/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi