De la 24a ĝis la 31a de aŭgusto okazis en Montecatini Terme la 90a Itala Kongreso de Esperanto kun 220 aliĝintoj el 21 landoj, el kiuj almenaŭ ducent efektive alvenis. La organizantoj denove elektis tre taŭgan urbon por la aranĝo: Montecatini Terme, fama banloko 50 km nordokcidente de Florenco.
La kongreso estis tre bone organizita. Kvankam unu monaton antaŭ ĝia komenco okazis brulo en la kongresejo, oni sukcesis trovi novan kongresejon apude kaj loĝigi ĉiujn partoprenantojn en tri proksimaj hoteloj.
Dum kvar antaŭtagmezoj okazis seminario pri interkultura kompetento, kiun brile gvidis la geprofesoroj Ilona Koutny kaj Duncan Charters. Pliaj elstaraj programeroj estis la koncertoj, el kiuj mi volas aparte mencii tiujn de Clarissa Sabatini, JoMo kaj Kajto. Ili ĉiuj muzikis ankaŭ ekster siaj propraj koncertoj kaj zorgis pri bonega etoso.
Jomo en Montecatini Terme kun polaj dancistinoj.
Kvankam mi ne partoprenis en la oficialaj ekskursoj, mi aŭdis ankaŭ pri ili ĉefe pozitivajn raportojn, aparte pri tiu al Massa. Ankaŭ ekster la oficiala programo oni povis bone amuziĝi. Mi havis la bonŝancon esti inter tiu triono de la kongresanoj, kiu loĝis en hotelo kun sufiĉe granda subĉiela naĝbaseno, kaj tre ĝuis naĝi tie kun geamikoj dum la preskaŭ ĉiam suna kaj varmega vetero. Krome oni povis promeni kun geamikoj en granda belega parko, kiu komenciĝis antaŭ nia kongresejo, aŭ preni la funikularon al Montecatini Alto – tre agrabla kaj vidinda antikva urboparto sur monto.
Apenaŭ eblas kritiki ion en la kongreso. Foje estis ankaŭ malpli sukcesaj programeroj, ekzemple la laŭ mi superflua “Resumo de la seminario” okazinta sen paralelaj programeroj en la lasta posttagmezo; la prelegantoj tie nur ripetis partojn de la seminario. Iom bedaŭrinde estas, ke la kongreso apenaŭ allogis junulojn (eble ankaŭ pro la parte samtempa IJK en Litovio), sed – kiel montris ekzemple la dancemo dum la koncertoj de JoMo kaj Kajto – entute la partoprenantaro estis tre vigla korpe kaj anime.
Partopreninte la lastajn kvar Italajn Kongresojn (la antaŭaj estis en Trieste, Assisi kaj Brescia), mi nun la kvaran fojon estis ege kontenta kaj sentas profundan dankemon al la organiza teamo de Itala Esperanto-Federacio.
Ulrich Matthias
Fotoj de Ulrich Matthias
Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/italujo-6/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news