3a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto

nakse

La 20-26an de oktobro por la tria fojo okazos ĉe la kataluna marbordo la NaturaAmika KulturSemajno, heredinta la tradicion de la Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Ĉi-foje ĝi okazos en kvarstela hotelo Golden Bahía en Tossa de Mar, en la koro de la fama «Costa Brava» (Sovaĝa Marbordo), urbeto internacie diskonita antaŭ 70 jaroj de la filmo Pandora kaj la fluganta holandano.

Jen jam konfirmitaj programeroj:

Ekskursoj

Artaj vesperoj

  • Kaj Tiel Plu en koncerto
  • jOmO en koncerto (Jean-Marc Leclercq)
  • Tradicia Esperanta Kantvespero (S. Keable)
  • Magiaj ludoj (A. Badía, P. Martín)
  • Filmo: La pedalaŭto

Kursoj kaj edukado

  • Konversacia kurso gvidata de Alessio Giordano
  • Ekzamena sesio por kandidatoj al LTSEC-diplomo

Prelegoj

  • Prezento de la kataluna lingvo (Rubeno Fernández)
  • Asertas Pereira: prezento de la romano, nun en esperanta traduko (Perla Martinelli)
  • Filma intervjuo kaj komentario pri William Auld (Giorgio Silfer)
  • Istanbul’ Istanbulo: prezento de la romano, nun en esperanta traduko (Alessio Giordano)
  • Ekologiismo kaj klimata ŝanĝo (Anĝelo García del Río)
  • Natureco en lingvistiko kaj arĥivistiko (Rubeno Fernández)

nakse

Kontribuu programeron kaj ĝuu rabaton!

Legu pli ĉe https://eventaservo.org/e/NAKSE24

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi