12 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj

ueaEn la Solena Fermo de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo estis anoncita la disdono de ok diplomoj pri Elstara Agado kaj kvar pri Elstara Arta Agado por la jaro 2024. La Diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Elstara Agado

Aime Patrick Manirakiza (Burundo) pro elstara agado kiel kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, interalie pro efika subteno al la preparado de la UK en 2024.
Alessandra Madella (Ĉinio/Italio) pro lastatempe abunda eldona agado kaj fervora instruado de Esperanto en Ĉinio.
Etsuo Miyoshi (Japanio) pro la malavara laboro pri disvastigo de Esperanto en Eŭropa Unio inter alie ĉe amaskomunikiloj, kaj pro aktiva kontribuo por financa subteno de UEA kaj ĝia grava tutmonda agado por informado.
Heinz-Wilhelm Sprick (Germanio) pro elstara kluba agado en Hameln kiel organizanto de kunvenoj ĉeestaj kaj retaj, kant-konkursoj, retaj kursoj.
Jehoŝua Tilleman (Israelo) pro jardekoj da daŭra agado kiel UEA-ĉefdelegito kaj varbado de individuaj membroj en Israelo.
Laure Patas d’Illiers kaj Pierre Dieumegard (Francio) pro la elstara agado kadre de la movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), kiu kandidatiĝas por la balotado de la Eŭropa Parlamento ĉiun kvinan jaron kaj tiel videbligas Esperanton al la franca loĝantaro.
Orlando Raola (Usono/Kubo) pro laboro en la Estraro de UEA aparte kiel unu el la ĉeforganizantoj de la 1a kaj 2a Virtualaj Kongresoj de Esperanto dum la pandemia epoko, pro kerna kontribuo al kontraktaj aranĝoj por nova hejmo de Biblioteko Hector Hodler (BHH) kaj nia arĥivo kaj pro la aktivado en Esperantujo kiel akademiano, longtempa estrarano kaj prezidanto de Esperanto-USA.
Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) pro longtempa aktivado en la urbo kaj subŝtato Rio-de-Ĵanejro: ĉiujara okazigo de la Esperantaj Subŝtataj Renkontiĝoj kaj Trejnado de Esperanto-Instruistoj, monataj migrantaj kulturaj renkontiĝoj, bontenado de la biblioteko Carlo Bourlet, eldono de la revuo Rio Esperantista kaj informado pri Esperanto, inkluzive ĉe la Libro-Bienalo de Rio-de-Ĵanejro, la plej granda literatura foiro en Latin-Ameriko, en kiu ĝi reklamas Esperanton al pli ol 600 mil homoj ĉiun duan jaron.

Elstara Arta Agado

Emmanuelle Richard (Francio) pro la elstara kontribuo al la literaturo tradukita en Esperanton, inter alie per eldonado de la gravaj verkoj Reĝo Ubuo kaj la Mil kaj unu noktoj, kiuj aperis kadre de la serio “Oriento-Okcidento”.
Julian Modest (Georgi Miĥalkov) (Bulgario) pro la elstara kaj ampleksa kontribuo al la originala literaturo en Esperanto, per verkado de multaj verkoj, ĉu romanoj, novelaroj, esearoj, krimromanoj ktp.
Tim Owen (Britio) pro la sukcesa eldona agado nome de Esperanto-Asocio de Britio.
Zhou-Mack Mafuila (D.R. Kongo/Francio) pro la elstara kontribuo al la Esperanto-muziko laŭ la stiloj afroĵazo, afrohinda funko kaj regeo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1186.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi