La unua GEJMS en Bonn

gejms

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas vin al la unua Granda Esperantista Junulara Matĉo Semajnfina (GEJMS), kiu okazos de la 27a ĝis 29a de septembro 2024 en Bonn, Germanio.

Ĉu vi aĝas ne pli ol 35 jarojn kaj ŝatus partopreni urbludojn kiel en la jutuba serio Esperanto senlime (sed preferas ne devi filmi vin dume)? Aŭ eble vi bezonas ekzercon por mem aperi en estontaj sezonoj de ĝi? GEJ preparis la perfektan eventon por vi: GEJMS.

Semajnfine, ekde la 27a kaj 29a de septembro 2024 okazos la unua GEJMS en Bonn. Kiom bone vi konas la eksĉefurbon de Okcident-Germanio? Kiu fama komponisto naskiĝis tie? Kiu tutmonda dolĉaĵfirmao fondiĝis en Bonn? Aliĝu por malkovri Bonn kune kun junaj esperantistoj!

Eta surpriz-premio atendas la venkontan teamon…

Por partopreni en la junulara evento GEJMS, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jarojn. Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj. Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 2023-12-31.

Fonto: https://www.tejo.org/eventoj/gejms2024/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi