Rezulte de la reklamkampanjo pri Esperanto kaj posta letera kampanjo estiĝis rekta kontakto kun la Eŭropa Komisiono. La Komisono ĵus konfirmis, ke por la projektoj de Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo (Creative Europe) Esperanto estas samrajta kun aliaj lingvoj inkluzive de regionaj kaj minoritataj lingvoj. Laŭvorte la Komisiono skribis: “Projektoj povas subteni ĉiujn lingvojn sen diskriminacio, inkluzive de la regionaj kaj minoritataj lingvoj de Eŭropo aŭ Esperanto”. (Projects can promote all languages without discrimination, including Europe’s regional and minority languages or Esperanto.)
Esperanto jam estis parto de multaj programoj laŭ Erasmus+ kaj aliaj, sed ŝajne ne jam de Kreema Eŭropo. Tiuvoje eblos subvencipeti ekde nun. Krome la laŭvorta konfirmo de la Komisiono pri la samrajteco de Esperanto estas paŝo antaŭen kompare kun la ĝisnuna nura donado de subvencioj. Ni esperu, ke la praktiko estos influita de la deklaro.
Etsuo Miyoshi
Legu ankaŭ:
Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto
Lu Wunsch-Rolshoven: Libro de Etsuo Miyoshi senkoste disponebla en Esperanto
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/europo-6/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news