BET-59: Konatiĝu kun Arno Lagrange

lagrange

Hodiaŭ ni komencas prezenti tiujn, kiuj grave kontribuos al la programo de 59aj la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). La unua prezentato estas Arno Lagrange el Francio.

Arno Lagrange, naskita la 1an de septembro 1956, kreskis en Esperantista familio: la gepatroj (franca patro kaj germandevena patrino) kaj la fratoj estas esperantistoj. De 1975 li aktivis en Esperanto-teatraj trupoj: TESPA (Teatro Esperanto de Parizo), Krizalido, Kallima, TTT (Teatro Trupo de Tuluzo) kun dekoj da surscenigoj nur en Esperanto aŭ dulingve (en la franca kaj Esperanto) de originalaj tekstoj kaj de tradukaĵoj el la franca aŭ el iu alia lingvo (detalojn vidu je http://arnolag.free.fr/eo/Teatro.php).

De 2002 Lagrange aktive partoprenas en Vikipedio. Laste li redaktis la vikipediajn artikolojn pri Stefan Zweig kaj pri liaj edzinoj Friderike Winternitz kaj Lotte Altmann, kiuj estas la baza materialo por la prelego en BET-59. Lagrange aktivas de 1999 en EKC (Esperanto Kultur Centro en Tuluzo), kiu en 2000 okazigis la Kulturan Artan Festivalon de Esperanto en 2000 en Tuluzo (KAFE) kaj partoprenas en diversaj Erasmus+ projektoj. En 2011 li partoprenis la organizadon de IREM (Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo). En 2017 li diplomiĝis pri Lingvoscienco en la Universitato de Tuluzo.

zweigEn Kaŭno Arno Lagrange prezentos solspektaklon La Ŝaknovelo laŭ la samtitola ĉefverko de Stefan Zweig, lia plej lasta verko eldonita en 1943 post lia morto, kvazaŭ la testamento de la aŭstra aŭtoro kiun li redaktis antaŭ li mortigis sin.
Lagrange ankaŭ prelegos pri la temo “Stefan Zweig, eŭropa verkisto” por konigi la verkiston Stefan Zweig, lian vivon, lian verkaron kaj liajn ecojn homajn psikologiajn, filozofiajn, kun emfazo de lia humanisma sinteno.

Legu pli:
La teatra sperto de Arno Lagrange http://arnolag.free.fr/eo/Teatro.php
La Ŝaknovelo http://arnolag.free.fr/eo/Shaknovelo.php
Fotoj de la premiera prezento http://esperanto.toulouse.free.fr/Shaknovelo

La paĝosupra foto estas farita en la premiero de La Ŝaknovelo la 11an de marto 2024 en Tuluzo.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/bet-149/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi