La plur-jarcenta urbo Kaŭno (litove: Kaunas), kiu en 2022 estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo, en 2025 gastigos la 59ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn. Veni al Kaŭno indas, eĉ endas ne nur pro BET mem. Estas tri gravaj kialoj pro kiuj vi venu kaj konatiĝu kun la neordinara urbo Kaŭno. La unua, kompreneble, pro Esperanto mem, ja Kaŭno estas la koro de Litova Esperantujo. La dua – pro interesaj muzeoj kaj subĉielaj vidindaĵoj. La tria – pro tio, ke la Hereda Komitato de UNESCO dum sia sesio de 2023 aprobis la Petskribon de Litovio “Moderneca Kaŭno: optimisma arkitekturo, 1919-1939”. Tial 44 plej elstaraj konstruaĵoj de la intermilita Kaŭno ekhavis la statuson de Tutmonda heredo.
Ne ĉiuj esperantistoj scias, ordinaraj turistoj des pli, ke Esperanto kiel reala internacia lingvo naskiĝis dank’ al financa subteno de kaŭnano Zilbernik, ke la biografio de L. L. Zamenhof estas ligita kun Kaŭno, ke en la urbo estas pli ol 30 konstruaĵoj, ligitaj kun la agado de esperantistoj, kaj vi povos ilin viziti mem, kiam ajn.
La skriba historio de la urbo Kaŭno komenciĝis antaŭ 660 jaroj, kiam germana kronikisto priskribis gvatan militmarŝon de krucmilitistoj en 1361 – tiam li menciis la Kaŭnan kastelon (Castrum Kauen). La urbonomon oni originas de la (famili)nomo Kaunas, eble, la unua kastelmastro estis iu Kaunas. Cetere, en Litovio pli ol 100 familioj havas ĉi tiun nomon. Laŭ popola etimologio la urbonomo devenas de la adjektivo “kaunus” (batalema).
Vi ekvidos la restaĵon de la Kaŭna kastelo ĉe la kunfluejo de la du plej grandaj litovaj riveroj Nemunas kaj Neris. La kastelon atakadis germana krucmilitista ordeno, eĉ kelkfoje detruis ĝin. Litovoj ĉiam rekostruis ĝin. Nun la kastelo reprezentas la plej malnovan en Litovio gotikstilan ŝtonan fortikaĵon el la mezo de la 14a jarcento.
La batalan pasintecon ilustras starigita en 2018 apud la kastelo impona skulptaĵo de la litova rajdbatalanto (forpelanto). La sama, kiun vi povas ekvidi sur la blazono de Litovio.
La pli ol centjaran bataladon kontraŭ la kruckavaliroj sukcesis fini la litova regnestro grandduko Vytautas la Granda (baptonome – Aleksandro). Li multfoje vizitis la kastelurbon Kaŭno. Por li en 1990 en la ĉefstrato de la novurbo Laisvės alėja (Aleo de Libereco) aperis elokventa monumento. Post li pri la landa kultura kaj ekonomia evoluo penis zorgi lia bonepo, grandduko Aleksandro (du jarojn antaŭ la morto li iĝis ankaŭ reĝo de Pollando). Tiu kelkfoje estis en Kaŭno kaj prezentis al ĝi kelkajn komercajn privilegiojn. Ankaŭ la grandduko Aleksandro estis honorita per impona monumento, starigita en 2024 ĉe la avenuo Vytautas. Pri la urba historio oni povas multon ekscii en la Kastela muzeo kaj en la Urbodoma muzeo, ankaŭ en la Milithistoria muzeo de Vytautas la Granda (vidu ĝin ĉi-sube).
En Kaŭno estas pli ol 40 muzeoj kaj muzeetoj. Ekzemple: Litovia Zoologia Ĝardeno (membro de Internacia Zooĝardena Asocio, 2166 animaloj de 232 specioj), Aviada, Popol-instrumenta, Medicina kaj Farmacia, Pupteatra, Botanika Ĝardeno, Sakrala (en preskaŭ 360-jara monaĥejo de Pažaislis). Dum BET vizitu almenaŭ unu el ili. Eble unusola en la mondo kaj tre vizitata estas la Diabla muzeo de Žmuidzinavičius kun pli ol 3000 eksponaĵoj (la komencon por ĝi faris diableto, kiun al la fama pentristo donacis la ŝatata verkisto pastro Tumas-Vaižgantas, dirinte “por ke diabloj hantu vin dumvive”. Tamen, plej vizitendaj estu en la urbocentro situanta la Nacia Artmuzeo de Mikalojus Konstantinas Čiurlionis (lian 150an naskiĝdatrevenon oni festos en 2025), kaj la Litova Etnografia muzeo subĉiela, situanta je 20 km orienten de Kaŭno.
La Litova etnografia muzeo estas unu el la plej grandaj samspecaj muzeoj en Eŭropo. Ĝi estis malfermita en 1974, surborde de Kaŭna maro (rivera lago), apud la urbeto Rumšiškės. Nun en la 195-hektara areo lokiĝas 149 konstruaĵoj de popola arkitekturo, prezentantaj ĉiujn etnajn regionojn de Litovio. La muzeo eksponas ne nur lignajn konstruaĵojn de tradicia arkitekturo (ĉefe), sed ankaŭ teksaĵojn, meblaron, metiaĵojn, agroteknikaĵojn ktp. Entute 51 mil 420 eksponaĵojn. En la muzeo okazas diversaj tradiciaj kalendaraj festoj. Lastjare la muzeon vizitis pli ol 150 mil personoj. Ĝi estas la plej bona loko por ekkoni litovan etnan kulturon! Por ekvidi ĉion rezervu ne malpli ol duontagon.
La Nacia belarta muzeo de Čiurlionis, fondita en 1921, posedas pli ol 355 mil eksponaĵojn el popolarto, litova pentra kaj aplika arto, numismatiko. Tamen plej gravas, ke la muzeo estas la sola loko en la mondo, kie estas kolektita preskaŭ la tuta verkaro de la genia litova pentristo, simbolisto kaj komponisto Mikalojus Konstantinas Čiurlionis (1875-1911). En la Eŭropa kultura historio li eniris kiel kreanto, kiu kunigis pentroarton kaj muzikon. La muzea galerio eksponas liajn pentraĵojn kaj grafikajn artaĵojn. Eblas akiri bonajn reproduktaĵojn de liaj bildoj. En la muzea muzika salono oni povas aŭskulti sonregistraĵojn de liaj muzikaj verkoj. Krom la konstanta eksponado de liaj verkoj, en la muzeo okazas ekspozicioj de aliaj kreantoj, diversaj koncertoj.
Post la Unua Mondmilito, kiam fiaskis du ambiciaj imperioj – la Germana kaj Ruslanda, Litovia lando, ĝis tiam okupata de Ruslanda Imperio, restarigis sian sendependecon. Tamen tuj la najbara Pollando (ĝis tiam aliancano!), subtenita de Francio kaj Granda Britujo, kanajle militokupis la litovan ĉefurbon Vilno kaj la ĉirkaŭan teritorion. Tiam, januare 1919 la urbo Kaŭno iĝis provizora ĉefurbo de Litovio, ĝia spirita, kultura, kleriga kaj ekonomika centro. Nur dum 20-jaroj de tiu „provizoreco“ Kaŭno el postrestinta provinca rusimperia provinca urbo, kie dominis lignaj konstruaĵoj, subite transformiĝis al moderna Eŭropa ŝtona urbo! Tion grave kontribuis arkitekturo. En Kaŭno estis konstruitaj centoj da ekskluzivaj konstruaĵoj. Ilin projektis kapablaj arkitektoj, kiuj studis kaj ĉerpis arkitekturajn novaĵojn eksterlande.
En 2023, dum sesio de Hereda komitato de UNESCO, la tuto de Kaŭna moderneca kaj optimisma arkitekturo eniris la UNESCO-liston de Tutmonda heredo. Inter la plej memorindaj konstruaĵoj estas ankaŭ tiuj de Krista Resurektra preĝejo, Oficira hejmo, Centra poŝtejo, lernejo Jablonskis kaj krone – la duopo galerio Ĉiurlonis kun Milithistoria muzeo. La liston eniras ankaŭ Kaŭna Sporta Halo, konstruita por la Eŭropa Korbopilka Ĉampioneco de 1939. La projektado daŭris 1,5 monatojn, la konstruado – nur kvin monatojn! Laŭ la aprezo de tiama Internacia Korbopilka Federacio ĝi estis “la plej bona korbopilka halo en Eŭropo”. Mi aldonu – tiam la litovia teamo iĝis la Eŭropa ĉampiono.
La historia parto de la urbo Kaŭno lokiĝas en malalta valo inter la riveroj Nemunas kaj Nėris. Pli novaj urbaj regionoj, la norda Žaliakalnis kaj la suda Aleksotas formiĝis altaĵe. Kiel unika transportilo por atingi tiujn du altaĵojn servas vagonaj tirleviloj funikularoj. La unua, tiu al Žaliakalnis, estis aranĝita en 1931. Ankaŭ uzu la okazon supreniĝi per ĝi al Žaliakalnis kaj iom paŝi al elstara modernisma arkitekturaĵo – la Krista Resurekta preĝejo kaj de ĝia surtegmenta teraso 43×15-metra por ĝui la vidon al la malnova kaj la nova urbo! Por tio uzu lifton aŭ 186-ŝtupan ŝtuparon ĉe la flanka enirejo de la preĝejo.
Kaŭno elstaras ankaŭ kiel studenta urbo, ve, somere vi tion apenaŭ eksentos. Tamen sciu – en ĝi funkcias pli ol dek universitatoj, en kiuj studas ne nur litoviaj civitanoj. Plej multe da eksterlandanoj studas en la Kaŭna teknologia universitato – preskaŭ 1200 kaj Litova sanscienca universitato – pli ol 500. Kaŭno estas tre litova urbo, sed ju pli vi de urbocentro proksimiĝos al la avenuo Vytauto, des pli ofte vi ekaŭdos nelitovlingvan parolon. Ja en la universitata komunloĝejo Baltija loĝas kelkcent eksterlandaj studentoj. Ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Aziaj landoj Pakistano, Hindio, Honkongo, Vjetnamio. Kiel al ili plaĉas en Kaŭno? Kelkaj italinoj konfesis: “Ĉi tie al ni plaĉis pli multe, ol ni esperis”.
Kaŭno estas ankaŭ sporta urbo – funkcias Litova sporta universitato en kiu studas studentoj el Germanio, Hispanio, Israelo, Finnlando, Turkio. En Kaŭno okazas multaj internaciaj sportaj konkuroj. Ĝin oni nomas Litovia korbopilka ĉefurbo. La efektivigo de sportaj konkuroj en Kaŭno akiris altan aprezon de internaciaj sportaj instancoj. Ĉiam pli ofte en Kaŭno okazas internaciaj konferencoj kaj aliaj aranĝoj. Kompreneble, ja kvanto de venantaj eksterlandaj turistoj senhalte kreskas. Plej multe da turistoj venas el najbaraj ŝtatoj – el Pollando kaj Latvio. Poste sekvas Granda Britujo, Germanio, Estonio kaj Nederlando. Trovas Kaŭnon ankaŭ turistoj el Skandinavaj landoj, eĉ el Japanio. Promene plej vizitataj estas la Urba placo kaj la aleo Laisvės, sed vizitindaj lokoj estas ankaŭ ekster ili.
Post longa promenado tra Kaŭno vi laciĝos kaj malsatiĝos. Kie vi povus plej sate kaj plej bonguste manĝi? Nu, en Kaŭno funkcias multe da bonaj restoracioj kaj kafejoj (multaj el ili orientiĝas al eksterlandanoj kaj ornamis sin per anglalingvaj ŝildoj). La organizantoj de BET informos vin pri apudaj lokoj, kie vi povus satiĝi. Mi, tamen, indiku du same proksimajn (de la centra kunvenejo) lokojn, kie vi povus ĝui litovajn manĝojn. Estas nemultekosta restoracio “Lietuviški patiekalai” (litovaj manĝaĵoj) en aleo Laisvės 21 (ĉe la preĝejo “Soboras”) kaj fajna kafejo “Bernelių užeiga” (Fraŭla gastejo) en strato Donelaičio 11.
Ĉu vi jam decidiĝis iri al Kaŭno, jes? Mi gratulas vin – vi faris ĝustan decidon!
Vytautas Šilas
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09//
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news