JES: Unuafoje en Belgio

jes

Venu festi novjaron en la tradicia novjarfestа junulara renkontiĝo JES, sed ĉi-foje ne plu en Pollando nek en Germanio, sed en Belgio! La oficiala programo daŭros nur ses tagojn: 27/12/2024 – 02/01/2025, ĉar ni ne volas doni al homoj, kiuj festus ankoraŭ kristnaskon hejme en la 26a de decembro, la senton ke ili maltrafus pro tio la komencon de JES. Ni luos la konstruaĵojn de la kolegio, eksa internejo kaj iama monaĥejo Saint-Roch, en la municipo Ferrières en la provinco de Lieĝo, kiu situas en Valonio, la francligva parto de Belgio, kaj proksimas al la malmultaj germanlingvaj municipoj en Belgio.

Tamen eblas alveni jam la 26an de decembro, kaj pasigi la unuan tagon kun malformalaj, spontaneaj programeroj, kun amikoj, ekloĝante trankvile en la kongresejo (kaj poste bone helpi la aliajn alvenontojn trovi sian vojon.

Legu pli:
Eventa Servo – https://eventaservo.org/e/JES24-25
Aliĝilo kaj aliaj informoj – https://verdajskoltoj.net/es/jes-24-25/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi