William Auld estos celebrata en Edinburgo

auld

La 6an de novembro William Auld fariĝus centjara. Esperanto-Asocio de Britio okazigos ceremonion memore al li en la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li donacis sian kolekton da proksimume kvinmil Esperanto-libroj.

auld

La ceremonio okazos posttagmeze la 6an de novembro, lia naskiĝtago, ĉe National Library of Scotland George IV Bridge, Edinburgh EH1 1EW. Eblos ankaŭ partopreni ĉiĉeronatan viziton de la biblioteko antaŭe, kaj sekvamatene vidi juvelojn en la librokolekto Auld.

  • 14:15. Ĉiĉeronado en la biblioteko.
  • 15:15. Trinkaĵoj
  • 15:30. Ceremonio memore al William Auld
  • 17:30. Trinkaĵoj, manĝetaĵoj
  • Sekvamatene: Ekspozicio de la librokolekto Auld

En la ceremonio estos deklamataj diversaj Auldaĵoj: tiel povos kontribui vi!

Trajnstacio Waverley estas nelonge for de la biblioteko, kaj troviĝas hoteloj en la ĉirkaŭaĵo.

Estos helpe por nia planado scii, kiom da homoj partoprenos. Se vi intencas, bonvolu indiki en tiu ĉi formularo, des pli, se plaĉos al vi deklami ion dum la ceremonio.

Fonto: https://esperanto.org.uk/news/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi