Unesko-Kuriero: Konstrui por estonteco

unesko«Arkitekturo estas esprimo de la maniero, kiel ni volas vivi kaj funkciigi nian estontecon. Ĝi estas tiel en la koro de nuntempaj aferoj – precipe daŭripova disvolviĝo. Unu nombro resumas la skalon de la defio: la konstrua sektoro – inkluzive de konstruado kaj energikonsumado – reprezentas 39% de la tutmondaj CO₂-emisioj. Ĉi tio ilustras la urĝan bezonon gvidi “verdan revolucion” en arkitekturo, ne nur por konservi nian planedon, sed ankaŭ por igi ĝin pli agrabla loko por vivi», – skribis Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko, en la ĉefartikolo de la unua ĉi-jara kajero (januaro-marto 2024) de Unesko-Kuriero, aperinta en la elŝutejo de Unesko.

“Konstrui por estonteco: Al daŭrigebla habitato” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Henrik Schoenefeldt: Arkitektoj kaj urbaj planistoj ĉe avangardo
Leïla el-Wakil: La reveno de loka tradicia arkitekturo
Zofeen T. Ebrahim: Bambuaj domoj moderigas la efikojn de klimatŝanĝiĝo en Pakistano
Barbara Hallmann: La tegmentaj ĝardenoj de Vieno
“Nuna afrika urbo estas produkto de apartiĝo de la naturo” (Intervjuo kun Sénamé Koffi Agbodjinou)
Natalie Mossin kaj Henriette Ejstrup: La aldonvaloro de aktualigo de ekzistantaj konstruaĵoj
Anuliina Savolainen: Nyasha Harper-Michon, konstruema virino
Saili Sawantt: La arkiteknologia generacio
Katy Gillett: Solvo de konkreta problemo per salo en Dubajo
“La daŭripova arkitektura ‘sistemo’ evoluis kiel movado” (Intervjuo kun Wang Shu)

Unesko-Kuriero aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (52-paĝa) de la januara-marta Kuriero estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000388425_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/unesko-37/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi