UEA en UN: Kunveno pri Indiĝenaj Lingvoj kaj Daŭripovo

UEA estis unu el tri organizantoj de virtuala kunveno la 9an de julio dum la Altnivela Politika Forumo de UN. Ĉi-jare la Forumo kunvenas en Novjorko por konsideri kvar el la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo, inter ili la 16an Celon: “Antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantii aliron al justico por ĉiuj homoj, kaj starigi efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj”.

En tielnomata Flanka Evento, la tri organizantoj (UEA, plus SIL Internacia, plus la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj) traktis ĉefe la rolon de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (lanĉita de Unesko kaj traktita interalie dum la Montreala Universala Kongreso de Esperanto antaŭ du jaroj) kaj ĝiajn implicojn rilate lingvajn rajtojn kaj precipe plenumon de la 16a Celo.

Tiu tre fokusita temo tamen donis abundajn eblojn por pridiskuti la tutan demandon pri lingvaj rajtoj ĝenerale. Partoprenis tiun diskuton pluraj invititaj parolantoj, inter ili prof. Rawinia Higgins, prezidanto de la novzelanda Maoria Lingva Komisiono, Leslie Harper, prezidanto de la Nacia Koalicio de Indiĝenaj Lingvaj Lernejoj kaj Programoj (Usono), kaj Irmgarda Kasinskaite-Buddeberg, Konsilanto pri Komunikado kaj Informado ĉe Unesko en Parizo. Prezidis la kunvenon prof. Francis M. Hult, prezidanto de la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj kaj unu el la reprezentantoj de UEA ĉe UN. Partoprenis kvindeko da homoj el neregistaraj organizoj, oficejoj de UN, kaj partoprenantoj en la Altnivela Politika Forumo.

En siaj malfermaj rimarkoj, prof. Humphrey Tonkin, nome de UEA, atentigis, ke “Por eĉ parte atingi la Celoj por Daŭripova Evoluigo, necesos mobilizi ne nur registarojn sed ankaŭ ordinarajn homojn kiuj vivas ordinarajn vivojn kaj faras ordinarajn aferojn. Sen la libera konsento de la homoj de la mondo kaj la homaroj de la mondo, kaj sen ilia aktiva engaĝiĝo, la ebleco de sukceso estas nula. Tio implicas aŭskultadon aldone al parolado, kompreni aldone al prediki. Registaroj kaj iliaj reprezentantoj ne nur parolu la diversajn lingvojn de la mondo sed aŭskultu tiujn lingvojn de la mondo kaj ĉiujn ties parolantojn. Tio postulas multlingvismon en kiel eble plej vasta senco – kaj pontojn inter lingvoj kiuj ne simple deklivas de riĉo al malriĉo sed permesas al ĉiuj personoj partopreni en spirito de egaleco kaj kunlaboro”. Apenaŭ necesas aldoni, ke unu vojo al tiu ĝenerala interkompreniĝo estas Esperanto.

Samtempa interpretado por la ĉefe anglalingva aranĝo estis liverita en la franca, la hispana – kaj Esperanto.

Humphrey Tonkin

Fonto: EKO, 2024, №29 (suplemento)

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi