KLERo estas Kleriga Lerna Esperanta Renkontiĝo, unuafoje okazinta la 4-9an de aŭgusto 2024 en la belega kaj komforta ripozejo “Surskije Zori” en Ĉuvaŝio. Mi ne memoras similajn interurbajn Esperanto-renkontiĝojn en Ruslando kaj Sovetunio. Kutime ĉiuj lernaj kursoj okazadis kadre de pli ĝeneralaj kunvenoj de esperantistoj, ofte pasis paralele kun aliaj programeroj kaj, laŭ mi, ne estis kontentige efikaj. Kaj certe neniam estis aĝaj limigoj por la lernantoj.
Ni detenu nin paroli pri la tuta mondo, sed en la nuna Ruslando forestas organizita junulara Esperanto-movado forestas. Al kiuj ni transdonu la torĉon?
En Ruslando, samkiel en la mondo, ekzistas gejunuloj-esperantistoj, ekzistas ankaŭ intereso pri Esperanto, sufiĉe rimarkebla. Sed nia junularo kutimas al interreta komunikado kaj ne komprenas, kial necesas elspezi monon por studi ĉeeste tion, kion ili libere kaj senpage trovas en la reto. Ĉe siaj limigitaj financoj la gejunuloj elektas aliajn vojaĝojn. Tamen, laŭ mia konvinko, la veran socian movadon povas formi nur Esperanto-kunvenoj, kun personaj interkonatiĝoj, kunagado kaj interinspiriĝo. Ĝuste tiel – kvankam tio sonas malmoderne.
Mi ne rakontu, kiel ni superis la problemon kolekti la gejunulojn. Certe sen la unika magneteco de Aleksandro Blinov – la ĉeforganizanto kaj direktoro de KLERo – ni ne atingus la celitan kvanton da partoprenantoj. Do, venis momento por la statistiko.
El la 25 partoprenintoj kvar aĝuloj estis nemalhaveblaj organizantoj, instruantoj kaj/aŭ gastprelegantoj, el la 21 (sen la aĝuloj) 17 estis gejunuloj de 4 ĝis 35 jaroj (el ili 13 geknaboj malpli ol 20-jaraj). Ili venis el: Ĉeboksaro – 10, Moskvo kaj Moskva regiono – 9, Barnaulo – 3, Dimitrovrgado -2, Sankt-Peterburgo – 1. Laŭ la lingvaj niveloj: C – 4, B – 5, A2 – 3, A1 – 8, 0 – 5. Estis sep gefiloj de esperantistoj plus kvin parencoj de esperantistoj.
La lernantoj estis dividitaj je du pli-malpli egalaj grupoj laŭ la lingvaj kompetentoj. La instruistoj en ambaŭ grupoj estis Aleksandr Blinov kaj Irina Gonĉarova. La lecionoj pasis en la unua duono de la tago, ĉiu po 90 minutoj. En la 30-minutaj paŭzoj inter la lecionoj okazis movaj lecionoj pri ĵonglado.
En la dua tagduono estis klerigaj prelegoj en Esperanto kun sinkrona interpretado en la rusan kaj postaj profundaj diskutoj:
04.08. “Esperanto kiel socia fenomeno” – Irina Gonĉarova (Mirina, Moskvo), Esperanto-movadanino kun 50-jara sperto;
05.08. “Lingvoj de Rusio fokuse de la Volgia regiono” – Aleksandr Blinov (Alparuĥ, Ĉeboksaro), elstara rusia esperantisto, lingvoaktivulo;
06.08. “Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj (ILEI)” – Elena Nadikova (Ĉeboksaro), sekretario de ILEI;
07.08. Evoluo de Esperanto – Hèctor Alòs i Font, sociolingvisto, aktivulo de la Kataluna Esperanto-movado (Ĉeboksaro-Barcelono);
08.08. “Spertoj de junulara kluba aktivado” – Irina Gonĉarova (Mirina, Moskvo)
La cetera programo konsistis el atelieroj (kantado, dancado, pentrado) kaj lingvaj ludoj por ĉiuj (la konatigaj, “Vero-Malvero”, “Ĉapelo”, “Bokarev-vortaro”, tablaj ludoj ktp), koncerto kaj certe privataj komunikiĝoj dum kafopaŭzoj.
Inter la gejunuloj reliefiĝis 5-7 aktivuloj, emaj kaj kapablaj gvidi iujn programerojn tuj en Esperanto aŭ kun helpo de lingve pli spertaj homoj. Certe, oni multe parolis ruse. Sed la emo de la gejunuloj lerni kaj progresi en la lingvo estis senduba. Kelkaj gejunuloj agrable mirigis nin per siaj lingvaj sukcesoj, kiujn pruvis la Libera Mikrofono, kie oni devis rakonti pri interesa nekonata fakto pri si mem.
Ni finu per la impreso de la 19-jara esperantistino Jaroslavna Puŝkarskaja (Dimitrovgrado):
La unua lernejo por junularo rezultiĝis, laŭ mi, tre sukcese. Mi komprenas tion ĉefe pro mia frato, kiu nun diras al mi de tempo al tempo “Ne krokodilu!”
Do, mi vidas, ke ĉiuj komencantoj, inkluzive, certe, mian fraton, post la vizito al KLERo-1 multe pli bone parolas Esperante, komprenas la kulturon de ĝi, amas homojn de ĝi. Kaj ĉiuj progresantoj, kiel mi, perfektigis sian lingvonivelon kaj ricevis inspiron aktivadi por la movado.
Perfekta rezulto, ĉu ne?
Do vivu KLERo, vivu Esperanto! Hura!
Irina Gonĉarova
metodikisto de KLERo-1
kunordiganto de MEA MASI
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/ruslando-57/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news