Philippe, Benoît. espero fola: Originalaj poemoj / Postparolo de Jorge Camacho. – Novjorko: Mondial, 2023. – 212 p.
En sia postparolo Jorge Camacho bedaŭras, ke la verkaro de Benoît Philippe ĝis nun ne ricevis sufiĉan atenton. Espereble per espero fola li ricevas atenton ĉe la legantaro kaj fakuloj.
espero fola estas kaldrono de diverseco. Por denove citi la vortojn de Camacho: “Al ĉi tia poeto nenio estas indiferenta”.
En Preludo Philippe invitas siajn legantojn al konversacia interago kaj deziras, ke
legado de ĉi kantoj
sentigu al vi – leganto –
proksimiĝon de persono
kiu fajfas pri kurtenoj
kaj gvatas profundiĝon
vian en pens-konverĝon
per ĉi versoj – vort-huloj –
tanĝo de viaj okuloj
kaj kunfluado de memoj
spite al ĉiaj kurtenoj.
(p. 5).
La plej ampleksa parto de la poemaro estas dediĉita al Mari-Luiza. Kelkaj poemoj eĥas en aliaj lingvoj. Estas kelkaj tradukoj, foje faritaj de la aŭtoro, foje de kolegoj. Tre interese estis por mi legi la tradukojn en la jida kaj angla de Sebastian Schulman. Aliaj poemoj fontas en la lingvo de la patro de Philippe, la loren-germana.
Kaj jen pri la parenca alzaca lingvo:
“Sed al kiu ĝi utilu
sen kulturo, sen kleruloj?”
mitrajlis la potenculoj
en silentiga ver-dilu’
tiam kun vampira avid’
la lingvon oni strangolis
sed fabelis pri suicid’
(p. 32).
Kelkaj poemoj de la kolekto estas tradukoj, aliaj estis verkitaj surbaze de aliaj poemoj, sed fascinas atesti, kiel la aŭtoro Philippe ĉiam trovas sian propran voĉon kaj kiel lia voĉo resonas en aliaj lingvoj.
Kelkajn poemojn Philippe verkis por la naskiĝtago de sia patro:
La vivo?
Tempeto prigrati
du, tri signojn
de ĝojo, de kolero
de frenezo aŭ de angoro
– vanas ĉiaj rimoj –
sur sablo soifa al surfo
(p. 60)
La du lastaj partoj pritraktas nuntempajn aferojn kaj konfirmas la vortojn de Bertolt Brecht: “Verdire, mi vivas en tenebraj tempoj” (p. 162). Pandemio pandemonio temas pri la kanibala koronviruso. En tiu konekto la traduko de la poemo Polifemo de Stefan Zweig el la jaro 1917 estas aparte frapa komento al nia nuntempo. La alia parto nomiĝas Rus-Kain’ kaj prenas sian moton de la Biblio: “Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano”. Kelkajn poemojn de tiu parto Petro Palivoda tradukis al la ukraina.
La epilogo estis por mi revelacio, antaŭhomaranisma poemo de Ignaz Heinrich von Wessenberg, kiu vivis de 1774 ĝis 1860, kaj kiu estis por mi tute nekonata persono el la historio de ideoj:
Tial mi volas praktiki kun fervoro,
kion mi konsideras rajto kaj vero,
volas ami ĉiujn homojn kiel frato,
ĉe Belto, ĉe Hudsono kaj Ganga strando.
(p. 202)
Ne ĉiuj poemoj de espero fola tuj malfermis sin (almenaŭ ne al mi), sed valoras foliumi, legi kaj relegi kaj miri.
Esperantamo?
Ĉu tio ‘stas utila?
Malfacilas imagi kio okazus
se oni ekimitus tian ekzemplon.
Takta prudento ordonu do silenti
pri Esperanto kiel pri nigra ŝafo
aŭ nur pretendi ke ĝi ne povas vivi.
(p. 73)
Wolfgang Kirschstein
Ĉi tiu recenzo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/recenzo-150/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news