La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ĉi-jare okazis de la 30a de junio ĝis la 6a de julio en Raleigh, la ĉefurbo de la usona ŝtato Norda Karolino. Naskita en la San-Franciska Ŝtata Universitato en 1970, la 53a NASK disvolviĝis en sia nuntempa hejmo, la universitato William Peace. Hans Becklin respondecis pri edukaj aferoj, kaj Brian Harmon pri la administrado.
Jam en la printempo okazis ok-sesia virtuala preparkurso kiun estris Vince Allison. (El la 22 lernantoj, sep poste aliĝis al la somera kursaro.) La ĉi-jara ĉeesta aranĝo do proponis nur du klasojn anstataŭ la kutimaj tri. La pli altan nivelon (C1) gvidis Birke Dockhorn (Germanio), kaj la meznivelan (B2) instruis Rafael Nogueras (Usono/Porto-Riko). Ambaŭ estas veteranaj NASK-teamanoj.
Ĉeestis 24 lernantoj el 15 usonaj ŝtatoj, inkluzive de ukraina geparo kiu nun rifuĝas en Norda Karolino. Inter ili troviĝis lingvisto, psikologo, artistoj, inĝenieroj, instruistoj kaj komputilistoj, de studenta ĝis emerita aĝo, parolantoj de kvar malsamaj denaskaj lingvoj. Pro la manko de tria nivelo kaj pro tio, ke la ĉi-jara usona landa kongreso okazis en tre fora Los-Anĝeleso, la studantaro rezultis nekutime malgranda. Tio tamen ebligis aparte intimajn interrilatojn inter la partoprenantoj.
Ĉiutage la lernantoj pasigis kvin horojn en klasĉambro, do entute profitis 25 horojn da instruado. Kompreneble, en la tuta aranĝo oni uzis nur Esperanton, en la dormejo kaj la manĝejo (kie eĉ la menuoj aperis en Esperanto), same kiel dum la lecionoj.
En la klaso de Rafa (kun instruhelpanto Enrique Haro Márquez) la gramatiko kaj ĝusta vortouzo okupis la ĉefan lokon. Aldoniĝis eroj pri diversaj aspektoj de la lingvo, ĝia historio kaj la Esperanto-kulturo, al kiuj la lernantoj interparole esprimis siajn proprajn reagojn. Krom laborfolioj kaj skribaj ekzercoj, aktivaĵoj kiel komprenigaj designado kaj aktorado vigligis la lecionojn, kaj la uzo de la aplikaĵo Mentimeter por tuj registri respondojn al demandoj aktualigis la instruadon. Inter la klasanoj abundis ridado kaj reciproka helpado en komforta partopreniga etoso.
La supera klaso, post prepara ampleksigo de la vortostoko pri korpopartoj, aparte traktadis la menson, la memoron, la demencon kaj rilatajn temojn el pluraj vidpunktoj. Ĉiu sesio komenciĝis—ĝuste “por akrigi la menson”—per amuzega tripilka ĵetado laŭ ŝanĝiĝantaj reguloj, kiuj tagon post tago fariĝis pli defiaj. Tri diversstilaj kantoj de nuntempaj Esperanto-muzikgrupoj tuŝis aktualajn temojn pri militado, recikligado kaj iluziaj revoj. Pluraj prezentaĵoj de lernantoj aldonis mallongajn lecionojn pri literaturaj kaj sciencaj temoj. La instruado utiligis variajn teknikojn, kaj la diskutoj estis viglaj, trafaj kaj ĉiel agrablaj.
Tri vesperaj programoj prezentis okazojn por kanti Esperante, aŭskulti rakontojn pri Ukrainio kaj sperti improvizitan teatraĵon. La 4an de julio, je la usona nacia tago (kio tamen ne nuligis la lecionojn), kelkaj veturis vespere por spekti artfajraĵojn aŭ ĉeesti festan basbalan matĉon. Vendredon okazis la diploma ceremonio, antaŭ kiu Alex Miller vidigis filmigitajn fotojn de NASK-2023, kaj Birke (fluto) kaj Mike Lowden (gitaro) kunmuzikis.
Post ĉiu vespera programero, usonstila gufujo proponis diverstipajn ludojn kaj okazojn muziki kaj babili en malstreĉa etoso kun manĝetoj kaj trinkaĵoj.
Dum la semajno la partoprenantoj disponis pri ampleksa biblioteko de prunteblaj libroj kaj ankaŭ interesaj senpagaj esperantaĵoj. Kiel kutime, memoraĵoj pri la aranĝo aperis poste en 32-paĝa almanako La NASKa Fasko, kiu prezentis verketojn kaj alispecajn kontribuaĵojn de la tuta komunumo.
Du semajnojn poste, kadre de la usona landkongreso, la NASKa “marko” okazigis ok-horajn refreŝigajn kursetojn je du niveloj, kiuj allogis po 15 partoprenantojn. Instruis Brian Harmon kaj Rafael Nogueras. Kredeble aliaj kursoj—kaj virtualaj kaj ĉeestaj—aperos estonte sub la NASK-tegmento.
La NASK-aj kursoj estis konceptitaj kaj realigitaj de usona aktivisto Cathy Schulze (1913–1999), cele al altkvalita klerigo de usonaj esperantistoj. La kursaro nuntempe restas konstanta projekto de la Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu estras kaj subvencias ĝin per monsumoj kiujn Cathy kaj ŝia edzo heredigis al la organizaĵo. Pli da informoj pri NASK kaj ĝia historio troviĝas en la retejo https://nask.esperanto-usa.org/pri/.
Bill Maxey
Foto de Alekso Miller
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/nask-8/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news