La dua aŭtuna kunflugo en Litovio

AndriukaitisLitova Esperanto-Asocio daŭrigas la tradicion organizi la printempajn kaj aŭtunajn kunflugojn de Litovaj esperantistoj. La dua aŭtuna kunflugo okazos la 21-22an de septembro 2024 en la sama loko – agroturismejo en la vilaĝo Antalkiai, 26 kilometrojn de Kaŭno.

La renkontiĝo ĉefe estas destinita por Litoviaj esperantistoj, sed ni akceptas ankaŭ gastojn el aliaj landoj. La programo okazas parte en Esperanto kaj parte en la litova lingvo. Dum kelkaj jaroj ni kutimas kompili la programon ne nur el pure esperantistaj eroj, sed ni strebas allogi al la renkontiĝo famulojn nur parte ligitajn kun Esperanto aŭ neesperantistojn, kiuj estas interesaj por ni.

Tiel okazos ankaŭ ĉi-foje. La ĉefa ĉi-jara programero estos renkontiĝo kun Vytenis Povilas Andriukaitis – esperantisto, subskribinto de la Akto pri la sendependiĝo de Litovio la 11an de marto 1990, eksa vicprezidanto de la Litovia parlamento, eksa ministro pri sanprotektado de Litovio, eksa membro de Eŭropa Komisiono, eksa sendito de Monda Sanorganizo por Eŭropa regiono, honora prezidanto de Litovia Socialdemokrata Partio, membro de Honora Patrona Komitato de UEA, honora membro de Eŭropa Esperanto-Unio, nuna membro de la Eŭropa parlamento.

Sekvos renkontiĝo kun la verkistino kaj ĵurnalistino Rugilė Audenienė, kiu antaŭ kelkaj jaroj aperigis la libron Vojaĝo pri la sorto de sia esperantista avo kaj ricevis premion pro la plej bona litovlingva romano en litova de la jaro. Alia fama homo esperantisto, romkatolika pastro, poeto, literaturisto Valerijus Rudzinskas, kiu rakontos al la partoprenantoj de la kunflugo pri sia agado.

Gasto de la kunflugo estos ankaŭ la verkisto, ĵurnalisto, prezidanto de Kaŭna filio de Litovia Verkista Asocio Gediminas Jankus, kiu dum multaj jaroj kunlaboras kun Litova Esperanto-Asocio. Tre grava gasto ankaŭ estos profesoro de la Universitato Vytautas La Granda, eksa eŭroparlamentano, kolektanto, honora civitano de Kaŭno Liudas Mažylis. Sekvos renkontiĝo kun Romualdas Norkus – poeto, ĵurnalisto, tradukisto, redaktoro kaj eldonisto de la kultura revuo Santara. La vicon de la famaj kontribunatoj al la programo fermas historiisto, ĵurnalisto, gvidanto de eldonejo Kalendorius Aurelijus Noruševičius, kiu prelegos pri Litoviaj nomoj.

Sabate vespere la partoprenantojn atendos varia kultura programo, vespero kun gitaro kaj kantoj. Dum la tuta kunflugo funkcios riĉa libroservo.

Ni invitas.

Povilas Jegorovas

Legu ankaŭ:
Povilas Jegorovas. Vytenis Andriukaitis: Esperantisto en la Eŭropa Parlamento
Gražina Opulskienė. Printempa kunflugo en Litovio
Gražina Opulskienė. La unua aŭtuna kunflugo apud Kaŭno

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/litovio-75/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi