Ekspozicio omaĝe al Petras Čeliauskas

ekspozicio

Laŭ iniciato de la urba muzeo de Švėkšna la 27an de julio okazis inaŭguro de ekspozicio, dediĉita al la eminenta litova pedagogo, landesploristo kaj esperantisto Petras Čeliauskas, forpasinta antaŭ du monatoj. La ekspozicio estis inaŭgurita kadre de la ĉiujara urba festo.

Petras Čeliauskas estis la fondinto de ĉi tiu muzeo, kaj la muzeo deziris omaĝi al li per ĉi tiu ekspozicio. Ĝi respegulas la tri ĉefajn agaddirektojn de Čeliauskas – pedagogion, landesploradon, Esperanto-movadon. Ĝuste en ĉi tiuj tri direktoj li atingis multajn kaj valorajn rezultojn kaj havis elstarajn meritojn. Ĉiuj eksponaĵoj estas prenitaj el la loĝejo de Petras Čeliauskas – liaj personaj aĵoj, laboriloj, manuskriptoj, sliparo, libroj verkitaj de li en la litova lingvo kaj en Esperanto, eĉ kelkaj mebloj k. s. Dume la ekspozicio estas sufiĉe modesta, sed estonte estos esence plibonigita kaj plivastigita.

ekspozicio

Al la inaŭguro de la ekspozicio krom multaj lokanoj venis la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas, respondeca sekretario de LEA Asta Nastaravičiūtė kaj esperantistino el Kaŭno Jurgita Narbutienė. Dum la inaŭguro parolis la muzeistino Monika Žąsytienė, kelkaj estintaj lernantoj kaj amikoj de Čeliauskas. Povilas Jegorovas rakontis kelkajn malmulte konatajn epizodojn el lia esperantista vivo. Post la solenaĵo ankoraŭ longe daŭris amika rakontado pri nia antaŭnelonge forpasinta eminentulo, omaĝe al kiu estas nomita unu el la salonoj de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, nun okazanta en Aruŝo.

Povilas Jegorovas

Fotoj de Jurgita Narbutienė:
1. De maldekstre dekstren: Monika Žąsytienė, Povilas Jegorovas, Asta Nastaravičiųtė.
2. La labortablo de Čeliauskas.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/litovio-74/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi