Dum la 12a kongreso de kroataj esperantistoj en Prvić Luka, oni funkciigis la Registron de esperantistoj en Kroatio, kiun por la bezonoj de Kroata Esperanto-Ligo administras Dokumenta Esperanto-Centro. Kroata Esperanto-Ligo invitas ĉiujn esperantistoj el la teritorio de Kroatio kaj niajn elmigrintojn en aliaj landoj, senkonsidere ĉu ili estas aŭ ne estas membroj de iu Esperanto-organizo, ke ili registriĝu en ĉi tiu Registro.
La registriĝo estas INDIVIDUA kaj LIBERVOLA, kaj la Registro estas uzata nur por kolekti statistikajn informojn. Al la Registro estas aplikataj la reguloj de la Ĝenerala Datum-Protekta Reglamento (ĜDPR), per kiuj estas protektata identeco de la registritaj personoj, kaj la datumojn oni kolektas por la periodo de kvin jaroj.
Pliaj informoj pri la Registro kaj la reta registrilo troveblas ĉe: novo.dec-kroatio.hr/hr/registar-esperantista-u-hrvatskoj/
Fonto: https://esperanto.hr/wp/eo/registro-de-esperantistoj-en-kroatio/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news