Eŭropaj komencOntoj

corsetti

Malfermita letero al la landaj asocioj en Eŭropo

Jes, vi legis bone: komencOntoj kaj ne komencAntoj estas tio, kion en Eŭropa Unio la Esperanto-movado bezonas. Ni bezonas homojn, kiuj malgraŭ la iluzio pri la angla kapablas pensi individue kaj interesiĝi pri idealaj solvoj. Tiuj homoj estas troveblaj plej verŝajne inter la homoj ĝis 25 jaroj.

Ĉiuj scias, ke estas tri vojoj por progresigi Esperanton, la vojo desupra [per kontaktoj kun instancoj kaj politikistoj], la vojo desuba [per varbado de individuaj homoj lerni Esperanton], la vojo deflanka [per kontaktoj kun lingvistoj, sciencistoj, ĵurnalistoj]. Ĉi-foje ni parolas al vi pri la vojo desuba, kaj iom pli kompleta artikolo pri tio estas en https://sezonoj.ru/2024/06/corsetti-5/.

Kiel trovi komencOntojn? Ne necesas inventi ion aŭ demandi la Artefaritan Inteligenton, sed simple ni refaru tion, kion faris Ludoviko kaj Klara, kiam ili dissendis 10 000 ekzemplerojn de la unua libro. Ĉar al mondo intertempe ŝanĝiĝis ni atingu 10 000 klakojn de rigardantoj de via anonco pri reta kurso de Esperanto.

Mi eĉ dirus, ke vi atingu tiom da klakoj, kiom via buĝeto pri informado kapablas elteni. Se eĉ italoj kaj serboj sukcesis aranĝi kaj reklami retajn kursojn de Esperanto por komencOntoj, kial aliaj eĉ ne volas provi?

Por kuraĝigi vin mi donas al vi la italajn nombrojn de la lasta provo:

elspezoj por anoncoj en Facebook kaj similaj 300 eŭroj
homoj, kiuj klakis kaj poste petis informojn 90
aliĝintoj al la retaj kursoj 52
faktaj partoprenintoj 40
restis en la kurso ĝis la fino 20

Modestaj rezultoj, vi komentus. Jes, sed ili montras, ke eblas trovi komencOntojn. Cetere en Italujo apud tiuj retaj kursoj kun instruistoj funkcias la tradiciaj retaj kursoj KIREK, al kiu aliĝis 92 kursanoj en 2023 kaj almenaŭ en sep urboj okazis ĉeestaj kursoj. Mi ne havas precizajn nombrojn pri la kursoj en Serbujo, sed per ili oni rekonstruis la junularan sekcion kaj akiris du novajn estraranojn de la landa asocio.

Do, eblas. Bonvolu provi aranĝi tian retan kurson ĉiu landa asocio en Eŭropo. KomencOntoj en ĉi tiu momento estas pli gravaj ol komencIntoj en Eŭropo, krom se ni volas venigi ilin el la Sudo de la mondo.

Renato Corsetti
kunordignato de la komisiono por agado en Eŭropo de UEA

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/corsetti-6/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi