UK-110 en Brno: Aperis la unua bulteno kaj la reta aliĝilo

brnoLa 110a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 19-26an de julio 2025 en la urbo Brno, Ĉeĥio. Brno estas la dua plej granda urbo en Ĉeĥio, kun facile atingebla internacia flughaveno, kio ebligos senprobleman aliron por partoprenantoj el la tuta mondo.
La unua bulteno jam estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2025/unuabulteno
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2025/

Jam aliĝis 126 personoj el 34 landoj. Inter ili estas la aŭtomate (senkotize) aligitaj honoraj membroj de UEA, membroj de la honora patrona komitato, honoraj prezidantoj de UEA, oficistoj kaj kunlaborantoj de UEA, kaj lokaj organizantoj.

Ĝis la 30a de novembro 2024 validas la unua, plej favora aliĝperiodo:

Aliĝkategorio Landoj A Landoj B
1. Individua membro de UEA (ne inkluzivas aligitajn membrojn) 190 145
2. Ne individua membro de UEA 240 180
3. Komitatano / kunulo / junulo / handikapulo, mem individua membro de UEA 95 70
4. Kunulo / junulo / handikapulo, ne individua membro de UEA 145 105

Ĉiuj prezoj estas en eŭroj.

Senpage aliĝas infanoj kaj gejunuloj naskiĝintaj post 2004-12-31 kaj nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj.

Legu pli ĉe https://uk.esperanto.net/2025/

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/brno-2/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi