Malavara donaco de EAB al Afriko

EABEn 2024 Esperanto-Asocio de Britio (EAB) gajnis la premion Infanlibro de la Jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA pro la libro Doktoro Zamenhof kaj la lingvo de espero, verkita de Mara Rockliff, ilustrita de Zosia Dzierżawska, kaj tradukita de Tim Owen. Pro tio EAB rajtas je premio de 546 eŭroj. Nome de EAB la eldonisto Tim Owen decidis donaci tiun premion al la Fondaĵo Afriko por subteni la distribuadon de libroj al Afriko.

UEA regratulas kaj kore dankas al Tim Owen kaj EAB pro la malavara ago, kiu rekonfirmas ilian mision por kulturo kaj edukado en Esperanto!

Fonto: https://www.facebook.com/groups/Universala.Esperanto.Asocio

Legu ankaŭ:
Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2024 https://sezonoj.ru/2024/08/konkurso-40/
Ĉiuj varoj de la kongresa libroservo restu por Afriko! https://sezonoj.ru/2024/08/afriko-42/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi