Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2024

aŭgusto

1. Antaŭ 55 jaroj mortis Hugo Steiner (ŝtájner, 1878-1911-1969), aŭstra fervojoficisto kaj esperantisto, iniciatinto kaj la unua direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo ekde ties fondo en 1929, prezidanto de Aŭstria Esperanto-Delegitaro (1925-30), prezidanto de Aŭstria Esperanto-Asocio (1933-38), fondinto kaj redaktoro de Aŭstria Esperantisto (1924-38), estrarano de UEA/IEL (1934-38), prezidanto de LKK de la 28a UK (Vieno, 1936), aŭtoro de pluraj libroj, i.a: Wien: Gvidlibro en Esperanto (1929), Esperanto-Schlüssel (1936), Per aŭtobuso tra Aŭstrio kaj Wien (1936), Ĝisnunaj sukcesoj en la Esperanto-movado tutmonda (1938), Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto (1946), Kion ĉiu esperantisto sciu! (1950), Gvidilo tra Wien (1958), Vivo en la servo de la popolinterkomprenigo (1963).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 265-266).

2. Antaŭ 110 jaroj (1914) en Parizo estis malfermita la 10a Universala Kongreso de Esperanto kun rekorda nombro da aliĝintoj (3739), sed pro la komenciĝinta mondmilito krom la malfermo okazis neniu programero.

1914

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Joan Font i Giralt (ĵuán font i ĵirál, 1899-1909-1936), kataluna pastro kaj instruisto, torturita kaj murdita de la kontraŭfaŝista milicio en 1936, esperantisto ekde sia naŭjara aĝo; prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (1927-35), redaktoro de Espero Katolika (1932-34). predikanto en UKoj kaj aliaj esperantistaj kongresoj, gajninto de la unua premio en la oratora konkurso en la 23a UK (Krakovo, 1931).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 93).

6. Antaŭ 100 jaroj (1924) en Vieno estis malfermita la 16a Universala Kongreso de Esperanto kun 3054 aliĝintoj.

9. Antaŭ 25 jaroj mortis Eduard Vladimír Tvarožek (1920-193?-1999), slovaka lingvoinstruisto, tradukisto kaj esperantisto; redaktoro de Esperantisto Slovaka (1947-51), vicprezidanto de Tutŝtata Konsulta Komitato Esperantista (1955) celanta reoficialigon de Esperanto en Ĉeĥoslovakio, aŭtoro de Esperanto-lernolibroj por slovakoj, tradukinto de pluraj slovakaj verkoj en Esperanton kaj de Esperantaj verkoj en la slovakan lingvon; laŭreato de kelkaj Belartaj Konkursoj de UEA, aŭtoro kaj kompilinto de pluraj verkoj, i.a.: Anekdotoj pri famaj homoj (1992), Sola en sunsubiro (1992), Ŝercoj 1 (1992), Ŝercoj 2 (1992), Skizo de la Esperanta literaturo (1998) k. a.; honora membro de UEA (1995).

17. Antaŭ 110 jaroj mortis Louis Couturat (kutirá, 1868-1914), franca filozofo, interlingvisto kaj idisto, iniciatinto kaj fakta gvidanto de la Delegacio por akcepto de la lingvo internacia (1901), kunaŭtoro (kun Léopold Leau) de la fundamentaj interlingvistikaj studoj Histoire de la langue universelle (1903) kaj Les nouvelles langues internationales (1907), la ĉefa aŭtoro de la lingvo Ido (1907).

17. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Edmond Privat (privá, 1889-1903-1962), svisa instruisto, tradukisto, ĵurnalisto kaj esperantisto; disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, pledanto por Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj; la unua prezidanto de ICK (1923-28), prezidanto de UEA (1924-28), redaktoro de la revuo Esperanto (1920-34); lanĉinto de Esperanto-programo en la Svisa Radio Internacia en kiu li paroladis de 1946 ĝis 1962; membro de la Lingva Komitato (1909-48) kaj Akademio de Esperanto (1920-28, 1948-62), direktoro de la Akademiaj sekcioj “Konkursoj kaj premioj” kaj “Elparolo kaj premioj” (1921-28); aŭtoro de Karlo (1909), Historio de la lingvo Esperanto (2 vol.: 1912, 1927), Pri Esperanta literaturo (1912), Tra l’ silento (1912), Ginevra (1913), Vivo de Zamenhof (1920), Esprimo de sentoj en Esperanto (1931), Interpopola konduto (1935), Federala sperto (1958), Aventuroj de pioniro (1963), Vivo de Gandhi (1967) k. a.; honora prezidanto de UEA (1951).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 234-237).

18. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Hideo Yagi (1899-1917-1964), japana ginekologo kaj esperantisto, ĉefdelegito (1953-62), komitatano (1956-64), estrarano (1959-64) kaj la unua azia prezidanto (1962-64) de UEA, prezidanto de LKK de la 50a UK (Tokio, 1965), kies okazigon li ne ĝisvivis.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 301-302).

20. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis István Szerdahelyi (sérdaheji, 1924-1949-1987), hungara juristo, filologo kaj esperantisto; instruanto de Esperanto ekde 1950, prezidanto de la ŝtata ekzamenkomisiono pri Esperanto (ekde 1966), fondinto kaj gvidanto de Esperanto-fako en la filologia fakultato de la universitato ELTE (1966-87); prezidanto de ILEI (1985-87), redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (1985-86), membro de AIS (1983-87) kaj Akademio de Esperanto (1986-87); aŭtoro de elementa (1965) kaj daŭriga (1968) porinfanaj lernolibroj de Esperanto, de universitataj lernolibroj pri Esperanto (1972), metodologio de Esperanto (1975) kaj interlingvistiko (1980), de la ampleksa libro Bábeltől a világnyelvig (De Babelo ĝis la mondolingvo, 1977), studo Vorto kaj vort­elemento en Esperanto (1976), Hungara-Esperanta meza vortaro (kun I. Koutny, 1996) k. a.; kompilinto de la ampleksa (1267 p.) trivoluma Krestomatio de Esperanta Literaturo (1979-82); honora membro de UEA (1983).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 273-275).

24. Antaŭ 60 jaroj mortis Anakreon Stamatiadis (1868-1904-1964), kuracisto kaj la plej eminenta greka esperantisto; populariganto de Esperanto en la insulo Samoso kie Esperanto estis deviga studobjekto en ĉiuj lernejoj, redaktoro de Greklingva Esperantano (1909-12), Bizantio (1921-24) kaj Lingvo Internacia (1929-36), prezidanto de Helena Esperanto-Asocio (1926-51), ano de la Akademio de Esperanto (1929-64), aŭtoro de pluraj lernolibroj, vortaroj kaj aliaj libroj en/pri Esperanto.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 262-263).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por aŭgusto 2024, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/augusto-3/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi