Adiaŭ, Aruŝo! Saluton, Brno!

aruŝoLaŭ la retejo de UEA, sume 854 homoj el 66 landoj aliĝis al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazus de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio). Tio iĝis ebla danke al la kampanjo de UEA, kiu per ĉ. 80 mil eŭroj sukcesis aligi al la kongreso multajn Afrikajn esperantistojn, kiuj mem ne povus pagi siajn kongresajn kostojn.

En la supro de la landotabelo restis la kongreslando Tanzanio kun 172 aliĝintoj. Vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ 20 personoj.

172 Tanzanio
95 Burundo
75 DR Kongo
50 Francio, Germanio
32 Ĉinio, Italio
30 Japanio
28 Koreio
25 Usono
22 Brazilo
21 Pollando

Intertempe ekfunkciis reta aliĝilo al la 110a UK, kiu okazos la 19-26an de julio 2025 en Brno (Ĉeĥio). En la listo de la aliĝintoj al Brno jam estas 109 personoj el 32 landoj. Aliĝu ĉe https://uk.esperanto.net/2025.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/afriko-48/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi