109a Universala Kongreso de Esperanto
Aruŝo, la 3-10an de aŭgusto 2024
La unua Universala Kongreso de Esperanto en Afriko estis vere unika okazaĵo. Ne nur pro tio, ke inter laŭdire 600 kongresanoj (el 854 aliĝintoj) proksimume duono estis afrikanoj, sed ankaŭ pro tio, ke la afrikaj partoprenantoj ĝenerale estis tre junaj. Eventuale ĉi-foje mi ne apartenis al la pli juna duono el la kongresanoj, kio ankoraŭ estas realo por mi en multaj eŭropaj Esperanto-kongresoj kaj renkontiĝoj.
Juneca afrika vervo videblis ekzemple en tio, ke la kongresa kuriero estis komence kvarpaĝa en papero A4 kaj sekve kun malgrandaj literoj, sed eventuale pro plendoj, poste la grandeco duobliĝis. Mirinde estis ankaŭ ke el pli ol 30 infanoj de la infana kongreseto preskaŭ ĉiuj estis afrikanoj.
La kongresejo estis aparte taŭga por Esperanto-kongreso, des pli ke eblis paroli kun aliaj kongresanoj ekstere, kie regule videblis diskutoj inter kongresanoj el diversaj partoj de la mondo. Multaj afrikanoj estis komencantoj, sed ankaŭ multaj parolis bone malgraŭ malmultaj kontaktoj kun alilandaj esperantistoj pli frue. Ankaŭ la teknikaĵoj bone funkciis, retkonekto en la kongresejo foje estis iom kaprica, sed kiam aperis teknikaj problemoj, ekzemple, okaze de montrado de filmoj, la kongreseja personaro solvis ilin rapide kaj kontentige.
La inaŭguro komencis kun duonhora malfruo, kio videble kaŭzis nervoziĝon inter la respondeculoj. Ne estis rezervita kroma tempo post la inaŭguro, sed la sekvaj programeroj jam estis planitaj tuj poste en la sama salono. Tamen indis atendi, ĉar partoprenis vicministro pri turismo kaj naturaj resursoj, kiu eventuale venis el la ĉefurbo Dodoma kaj portis saluton de la ministro. Partoprenis ankaŭ multaj lokaj gravuloj, pli ol mi antaŭe vidis en solena inaŭguro, kaj ĉiuj el ili parolis en la svahila kun Esperanta traduko. Nur en la fermo la reprezentanto de ekskursa agentejo uzis la anglan. Krome al la inaŭguro venis eĉ la ukrainia ambasadoro, kies oficejo troviĝas en la najbara Kenjo.
La programo estis iom malpli abunda ol kutime, tamen la kutimaj kongresejaj programeroj, IKU kaj du IKU-kursoj, prelegoj pri la kongreslando kaj multaj kulturaj programeroj ne mankis. Eventuale nur unu prelego, pri masaja kulturo, tre malfruis. Mi ne ĉeestis kaj ne informiĝis, kio okazis poste, ĉar la programeroj tamen devis finiĝi ĝustatempe eĉ se la komenco malfruis.
Mankis kelkaj kutimaj eŭropaj kantistoj, sed feliĉe venis Jomo rekte el la flughaveno al la kongresa balo, kaj li koncertis ankaŭ poste en aparta koncerto. Krome la muzikan programon vigligis afrikanoj, tamen la senegala artisto Samba Faye ne ricevis vizon kaj ne povis alveni. Al belartaj konkursoj venis iom malpli da konkursaĵoj ol kutime kaj bedaŭrinde partoprenis neniu afrikano.
La vetero estis aparte agrabla, se kompari kun kelkaj pasintaj UKoj. Matene kaj antaŭtagmeze la temperaturo ne superis 18 gradojn kaj la plej varmaj horoj en posttagmezo estis nur iom pli varmaj. Vespere foje senteblis eĉ ioma malvarmo. Pluraj tagoj estis ankaŭ nubaj aŭ parte nubaj, sed ne pluvaj. En ekvatoro la suno estas tre supre kaj la mallumo aperas rapide. Aperis avertoj ne piediri sola en mallumo (kaj grandparte mankis trafiklumoj) sed la proksimaj hoteloj estis en nur kelkminuta piedira distanco kaj la ĉirkaŭaĵo aspektis tute sendanĝera.

La kongresa programo enhavis plurajn ekskursojn.
Same kiel en Torino, en Aruŝo ekzistis telegrama diskutgrupo por kongresanoj. En ĝi aperis utilaj informoj pri programŝanĝoj, sed ankaŭ interkongresanaj diskutoj kaj pli privataj informoj. Per tio la kongresanoj informiĝis, interalie, pri tio, ke estis prirabita almenaŭ unu kongresano kaj alian trafis trafikakcidento (tamen ne serioza). Se tiuj estis la solaj tiutipaj okazaĵoj, la problemoj ne estis pli grandaj ol en kutima UK alikontinente. Krome dum la kongreso forpasis unu kongresano.
Programŝanĝoj eble aperis pli ofte ol kutime: la lokon por la nacia vespero oni ŝanĝis dufoje, finfine ĝi okazis en la kongresejo mem, du diversaj lokoj estis informitaj pli frue. Ankaŭ aliaj programŝanĝoj estis anoncitaj nur malmulte da tempo antaŭ la programero. Tamen la kongresa teamo faris sian laboron bone, kvankam la ŝanĝoj sendube kaŭzis multe da kroma laboro por la organizantoj.
La manĝado almenaŭ foje ĉesis pli frue ol planite, pri kio iu plendis en la telegrama diskuto. Kaj foje la manĝilaro estis malpureta, sed tiajn mankojn oni ja povas akcepti en Afriko. La bankeda manĝo inkluzivis viandon el sovaĝaj bestoj, sed almenaŭ en mia tablo la komentoj pri la manĝaĵoj estis grandparte kritikaj. Novaĵo por la bankedo estis, ke mankis distingo inter pagipovaj kaj nepagipovaj kiel kutime, kaj la bankedo akceptis ĉiujn kongresanojn. Ankaŭ la lokon por la bankedo oni laŭdire decidis nur dum la tago, kiam la bankedo okazis.

La kongresan bankedon partoprenis ĉiuj kongresanoj.
Ankaŭ la kongresaj manĝoj, haveblaj per antaŭe aĉetitaj manĝokuponoj, estis ordinaraj, multflankaj sed ĉiam la samaj, diversaj viandoj, rizo, terpomoj ktp. Aparta budo vendis trinkaĵojn kaj post kelkaj tagoj jam haveblis malvarma biero, kiun kelkaj eŭropanoj postulis, dum por aliaj varmeta biero akcepteblis.
La kongresa libro prezentis IKU-prelegojn, sen indiko pri la temo en la programo, kaj manko de prelegnumeroj en la priskriboj, kaj ĉu vere IKU-prelego kvin povas okazi pli frue ol IKU-prelego du?
Ankaŭ en kongresaj programeroj estis multflanka miksaĵo de partoprenantoj, apenaŭ ekzistis programero sen afrikaj kongresanoj. Afrikanoj produktis ankaŭ multe da programo: en internacia arta vespero estis multaj afrikaj eroj, kaj unupersona konga teatraĵo pri sekurecproblemoj en orienta parto de Konga Demokrata Respubliko donis emocie ankaŭ informojn pri la forgesita civila milito en tiu parto de la lando.

Programero el la internacia arta vespero.
Kiel kutime en Esperanto-kongresoj, la gravaj programeroj allogis malmulte da kongresanoj. La relative brilan paroladon de Duncan Charters pri la strategio kaj estonteco de UEA aŭskultis nur malmultaj kaj malmultaj ĝuis la legadon de rimleteroj de William Auld kaj Marjorie Boulton fare de Tim Owen kaj Stela Besenyei-Merger.
La kongreso estis granda paŝo por UEA kaj al la Esperanto-movado. Laŭdire UEA subtenis la organizadon de la kongreso en Afriko per 80 mil eŭroj. Tamen mi ĝojas, ke tiel okazis, kaj ke la kongreso ne estis nur kongreso de eŭropanoj en Afriko, sed vere internacia Esperanto-evento kie renkontiĝis ne eŭropanoj kun afrikanoj, sed homoj kun homoj.
Jukka Pietiläinen
Fotoj de John Huang
En nia arkiva retejo vi povas legi artikolojn pri ĉiuj UKoj, okazinta de 1991 en Bergeno ĝis 2023 en Torino https://esperanto-ondo.ru/Ind-kong.htm.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/afriko-47/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news