La 4an de aŭgusto en la 109a Universala Kongreso de Esperanto okazis la Ĉina Tago, en kiu oni klarigis rapidan disvolviĝon de la lando, kaj okazigis foto-ekspozicion titolitan “Bela Ĉinio, Bela Tanzanio”. Partoprenis Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj komitatano de UEA, Duncan Charters, prezidanto de UEA, Hu Kaimin, estro de la Fremdlingva Eldonejo kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Costa Mashauri, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 109a UK, Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, kaj pli ol 90 esperantistoj el pli ol 20 landoj. La programon prezidis Wang Hanping, vicdirektoro de la Azi-Pacifika Komunika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL.
Yu Tao diris, ke ĉi-jare estas la unua fojo, ke UK eniris en Afrikon, kaj ankaŭ la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tanzanio. Tiuj du interesaj punktoj intertuŝas kaj kreis la fotoekspozicion “Bela Ĉinio, Bela Tanzanio”. La fotoj montras 50 mirindajn momentojn, kiuj atestas la amikecon inter Ĉinio kaj Tanzanio, kaj samtempe prezentas la riĉecon, buntecon kaj kulturan diversecon de UK. Civilizacioj brilas per interŝanĝo, kaj riĉiĝas pro reciproka lernado! La idealo de Esperanto pri egaleco kaj justeco kaj ĝia amplekso kongruas kun la ĉina koncepto pri kunekzisto de multaj kulturoj surbaze de reciproka respekto. UK provizas bonan platformon por tio, kaj la programo mem helpos ĉeestantojn pli bone kompreni Ĉinion.
Duncan Charters diris, ke la fotoekspozicio “Bela Ĉinio, Bela Tanzanio” ebligas pli da partoprenantoj kompreni la amikecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Tanzanio, tio estas grava fenestro por kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj. Li esperas, ke UK akcelos pli profundajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter ĉinaj kaj tanzaniaj esperantistoj.
Costa Mashauri alte taksis la fotoekspozicion. Li diris, ke la fotoj estas mirindaj kaj valoraj, ili estas atesto de la amikeco inter Tanzanio kaj Ĉinio. Li esperas plu montri ĉi tiun ekspozicion en aliaj lokoj, por ke pli da tanzanianoj komprenu Ĉinion kaj la amikecon inter Ĉinio kaj Tanzanio.
“Bela Ĉinio, Bela Tanzanio” elektas 50 bildojn por prezenti la novajn atingojn de ĉina modernigo kaj kunlaborojn inter Ĉinio kaj Tanzanio en la kampoj de ekonomio, komerco, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj celante ĉin-afrikan amikecon. La ekspozicio ankaŭ havas specialan zonon por la angla kaj svahila versioj de la gravaj verkoj de ĉina prezidanto Xi Jinping kiel “Xi Jinping: Regado de Ĉinio” kaj “Zhejiang, Ĉinio: Nova Horizonto por Disvolvo”.
Chen Ji ĝenerala sekretario de ĈEL, diskonigis la lastatempajn fruktojn de la laboroj de ĈEL kaj lokaj Esperanto-organizoj en la kampoj de Esperanto-instruado, kulturaj interŝanĝoj, lingva esplorado ktp, kaj ankaŭ la funkciadon de la Esperanta UNESKO-Kuriero.
Ĉeestantoj diris, ke tra la “Ĉina Tago”, inkluzive de tiu mirinda ekspozicio, ili povas pli profunde kompreni pri la ĉina kulturo kaj la kontribuo de Ĉinio al la monda disvolvo. Ili esperas, ke la programo povos daŭre okazi kaj alporti pli da novaj ideoj kaj modeloj por nia Esperanta kulturo.
La programo estis gvidita de UEA kaj ĈIKG, kaj organizita de ĈEL, Azi-Pacifika Centro de ĈIKG kaj Fremdlingva Eldonejo.
Chen Ji
Xie Ruifeng
Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2024-08/06/content_117351978.htm
Foto de John Huang
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news