Goes, Heidi. Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko. – Rotterdam: UEA, 2007, 86 paĝoj. – Prezo: 4.00€.
Okaze de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Afriko, dum la tuta aŭgusto la libroservo de UEA ofertas la libron Afero de espero de Heidi Goes kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto. Ĉi tiu unua provo de historio de la Esperanto-movado sur la nigra kontinento kovras la periodon de la komenco ĝis la jaroj 1990aj.
Mendu la libron ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=7785
Por decidi pri aĉeto, legu jenajn recenzojn:
de Lode Van de Velde en Horizontaal, 2007, №227
https://katalogo.uea.org/index.php?inf=7785&id=1110&recenzo=montru#ek
de Anatolo Sidorov en La Ondo de Esperanto, 2007, №10
https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-goes.htm
de Ziko van Dijk en Esperanto, 2008, №2
https://katalogo.uea.org/index.php?inf=7785&id=1443&recenzo=montru#ek
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/afriko-45/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news