La Infana Kongreseto unuafoje okazis en Afriko

infana kongreseto

Ĉi-jare la 52a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) arigis naŭ infanojn kaj dudek adoleskantojn de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto en Catholic Archdiocese of Arusha. Tie ĉiuj kune travivis interesan sperton. Per kantoj, desegnaĵoj kaj dancoj la partoprenantoj lernis, amuziĝis kaj la knabinoj eĉ pli lertiĝis pri kudrado. La adoleskantoj havis rajton viziti la Universalan Kongreson, kiam ili tion volis aŭ trovis iun eron de ĝi pri kiu ili interesiĝis. Per multe da ludoj la etuloj estis prizorgitaj. Ili ankaŭ lernis Esperanton. Ni provis paroligi ilin en Esperanto kaj, se kelkfoje ili ne komprenis, ni uzis la anglan, svahilan aŭ la francan. Nia precipa laborlingvo tamen estis Esperanto.

Kiel la aliaj kongresanoj, la infanoj havis ankaŭ la eblon iri al ekskursoj. Ekzemple, jaŭde ili vizitis la nacian muzeon. La deĵorado en la infana kongreseto multe helpis pliriĉigi miajn spertojn de Esperanto-instruisto. Dum la kongreseto ni faris multajn aktivaĵojn kun la infanoj, instruante al ili Esperanton. Kaj la infanoj ankaŭ vere amuziĝis dum la IIK. Iu knabino, kiu en la komenco tute estis timema eĉ kiam ni parolis al ŝi en ŝia gepatra lingvo, tute ne volis paroli. Sed post kiam ni ludis, dancis, kantis kun ŝi, ŝi tuj malfermiĝis al ĉiuj. Tio ĉi estis vere granda sperto por mi. Mi pasigis tre laboran, sed ankaŭ agrablan momenton kune kun la infanoj.

Ranja Zafinifotsy

Foto: Jonathan Raveloharison

Fonto: La Voĉo de Kilimanĝaro, 2024, №7

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi