Ĉiuj varoj de la kongresa libroservo restu por Afriko!

aruŝoPro diversaj transportaj defioj la kongresa libroservo de la historia 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), la unua UK en Afriko, estis pretigita danke al multe da klopodo kaj kunlaboro inter esperantistoj el la tuta mondo. Laŭ siaj ebloj diversaj kolegoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Azio, Ameriko kaj Afriko mem, persone kunportis la librojn kaj varojn por redukti la kostojn – kio ebligis starigi interesan libroservon por la kongresanoj, kun cento da titoloj, aldone al varoj kiel kompaktdiskoj (daŭre uzataj en Afriko) kaj ĉemizoj.

Komuna celo nun estas, ke tiuj venigitaj libroj kaj varoj ne devu reveni – sed restu por Afriko. Ĉeestantaj kongresanoj jam estas plurokaze instigataj, krom aĉeti por si, ankaŭ kontribui: oni povas surloke mem akiri varojn kaj proprainiciate donaci al same ĉeestantaj kongresanoj; aĉeti kaj lasi en la libroservo, por ke la organizteamo distribuu al subtenitaj homoj; aŭ simple kontribui per mono por ke la organizteamo elektu kaj distribuu la venintajn varojn.

Sed ankaŭ vi, kiu ne povis veni al la 109a UK, povas kontribui. Ĉiuj, kiuj volas kontribui al tiu agado, bonvenas donaci al Fondaĵo Afriko – donacoj senditaj al ĝi estos uzataj ankaŭ por ebligi, ke ĉiuj libroj kaj varoj estu donacitaj por ĉeestantaj subtenitoj.

UEA sukcesis venigi pli ol 200 subtenitojn al tiu ĉi UK, kovrante aliĝon, transporton, loĝadon kaj manĝadon. Kial ne nun ankaŭ literaturon?! Via donaco al la ĝenerala kaso estos parto de tiu historia momento, pro kio ni tre esperas je via aliĝo al tiu agado.

Asante sana! Koran dankon!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1178.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi