UK-109: La Voĉo de Kilimanĝaro aperas ĉiutage

La Voĉo de Kilimanĝaro estas la ĉiutaga Kongresa Kuriero de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, nun okazanta en Aruŝo (Tanzanio) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2O24. La kongresan kurieron ĉi-jare redaktas Adjévi Adjé. Jam aperis tri numeroj de la La Voĉo. Ĝin ĉiutage ricevas la kongresanoj, sed ankaŭ ĉiuj interesatoj povas elŝuti ĝin kiel bitgazeton laŭ la normo “pdf”.

Legu ĝin por trovi informojn pri ĉiuj programŝanĝoj, raportojn pri pasintaj kaj venontaj eventoj. Kontribuoj estas bonvenaj ĉeĉe la retadreso: arusho.kuriero@gmail.com.

La Voĉo de Kilimanĝaro estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2024/kuriero.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/afriko-40/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi