La kongresa libro de UK-109 libere elŝuteblas

kongresa libroEn la retejo de UEA estas libere elŝutebla la bita versio de la Kongresa Libro de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu nun okazas en Aruŝo. Ĝi enhavas utilajn informojn pri Tanzanio kaj Aruŝo, pri la organizantoj, kongresejo, kongresa programo, ekskursoj k. s.

La 97-paĝa bitlibro, aranĝita laŭ la normo “pdf”, ne enhavas la liston de partoprenantoj, kiu estas nur en la papera versio, kiun ricevas ĉiu aliĝinta kongresano en la akceptejo.

La Kongresan Libron ĉi-jare redaktis Dorota Rodzianko, Peter Baláž, Sonja Zaretskaja – membroj de la kongresa fako de UEA.

La Kongresa Libro estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2024/kongresalibro

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/afriko-39/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi