Hieraŭ, la 3an de aŭgusto en Aruŝo (Tanzanio) komenciĝis la 109a Universala Kongreso de Esperanto – la unua UK en Afriko, al kiu aliĝis 842 homoj el 66 landoj. Dum la unua kongresa tago en la interna korto de la kongresejo, Aruŝa Internacia Konferenca Centro, estis organizita la tradicia Movada Foiro, en kiu pluraj internaciaj, naciaj kaj fakaj organizoj kaj establoj prezentis sian agadon.
Ĉielismo Tianyi Wang ĉe la tablo de la komercista asocio IKEF
Ĉiuj kongresanoj ricevis oportunajn kongresajn sakojn.
Ĉina Esperanto-Ligo en la Movada Foiro
La organizantoj de la venontjara UK-110, kiu okazos en Brno, reklamas la kongreson.
La red.
Fotoj de John Huang
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/08/afriko-38/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news