Antaŭ 137 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel la Unua Libro. Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĉi tiu dato, la 26a de julio, estas ĉiujare festata kiel la naskiĝtago de Esperanto.
La redakcio de La Ondo de Esperanto gratulas ĉiujn esperantistojn kaj amikojn de Esperanto okaze de la hodiaŭa festo kaj proponas (re)legi la artikolon de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov pri la Unua Libro https://sezonoj.ru/2020/07/unua/
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/unua-3/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news