Estraro de TEJO: Kvin kandidatoj senalternativaj

tejo

La 11an de junio la Elekta Komisiono de TEJO sendis al la Komitato de TEJO sian “Finan raporton de la Elekta Komisiono. Oficperiodo 2023-2024” kun rekomendo elekti kvinkapan estraron el kvin kandidatoj. Legu la koncernan rekomendon

Konsisto de la Estraro

Laŭ la Statuto de TEJO, la Estraro konsistas el maksimume naŭ estraranoj. Konsiderante la kvanton de kandidatiĝoj kaj la fakton, ke ĉiuj kandidatoj elektis po unu oficon (aŭ senoficecon), la Elekta Komisiono rekomendas al la Komitato elekti kvinkapan estraron kun unu vicprezidanto, en la jena konsisto:
Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) prezidanto
Igor Almeida (Ikvero) ĝenerala sekretario
Shneur Agronin (Ŝneoro) kasisto
Lucía Montserrat Fernández Barrera vicprezidanto
Adam Żyłka senofica estrarano

La Elekta Komisiono rekomendas elekti la Estraron en tiu ĉi konsisto por unujara oficperiodo.

Nur unu el la kandidatoj, Michal Matúšov, estis membro de la antaŭa Estraro, elektita pasintjare.

La Elekta Komisiono de TEJO estas tripersona: Espoir Ngoma Kasati, Luana Araújo de França, Tobiasz Kubisiowski.

La tuta dokumentaro estas libere elŝutebla ĉe https://mallonge.net/elekta24

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/tejo-146/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi