Kroata Esperanto-Ligo publikigis en Tanzanio novan lernolibron de Esperanto laŭ la Zagreba Metodo en la svahila lingvo. La lernilon adaptis al la svahila burundano Eric Nsabiyumva. La svahila lingvo estas parolata de ĉ. 100 milionoj da homoj en orienta Afriko en 12 landoj. La libro estis presita en Aruŝa, la kongresurbo de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu la unuan fojon okazas en Afriko.
Tridek unuaj ekzempleroj estos senpage distribuataj dum la Movada Foiro en Aruŝa. Postkongrese ĝi estos havebla ĉe Kroata Esperanto-Ligo kontraŭ 10 eŭroj, plus sendokostoj.
Tio estas la 22a lingva presita lernilo lanĉita de Zlatko Tišljar kaj liaj kunlaborantoj en 1978. En multaj pliaj lingvoj ĝi konsulteblas ĉe https://esperanto12.net/.
Spomenka Štimec
Fonto: https://esperanto.hr/wp/eo/lernolibro-de-esperanto-en-la-svahila/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news