Kun preskaŭ 160 partoprenantoj el naŭ landoj, la 41a Pola Esperanto-Kongreso, okazinta de la 17a ĝis la 21a de julio, estis verŝajne la plej granda post la ŝanĝoj de 1989. Kaj ĝi estis aparte sukcesa el ĉiuj vidpunktoj: bonega etoso, interesaj ekskursoj, alloga urbo, bonega vetero, inspiraj prelegoj kaj bonegaj manĝoj.
La bonegan etoson ni dankas nelaste al niaj muzikistoj: La simpatia duopo Kajto, Ankie kaj Nanne, entuziasmigis kaj dancigis nin ĉiuvespere per siaj jen amuzaj, jen pensigaj kantoj. Abundis inter ni ankaŭ polaj muzikistoj, el kiuj mi ŝatus aparte mencii Maciej Fortuna kaj lian ensemblon, Aleksandra kaj Julia Czajka (piano) kaj Wojtek Ławnikowicz kaj Jerzy Stefański (kantado kun gitaro aŭ ukulelo).
La kongreso komenciĝis per tuttaga ekskurso al Gołuchów kaj ties renesanca kastelo, en kiu ni povis admiri valorajn artaĵojn el diversaj epokoj. Vespere sekvis pikniko sur herbejo de la universitata kampuso (= tereno) – belega pro ;a vetero, muziko kaj dancado.
Ekde la inaŭguro en la vendreda mateno ni traktis la kongresan temon “Kalisz – atestanto pri tempoj, fonto de scio kaj memoro”. Oni elektis tiun temon certe por akiri pli facile subtenon de la urbo. Sed rapide mi konstatis, ke tiu temo devas tuŝi ne nur polojn, sed aparte min, ĉar la ĉefaj kulpuloj pri la tragedia sorto de la urbo Kalisz ja estis germanoj. Estis germanaj trupoj, kiuj preskaŭ plene detruis la urbon komence de la Unua Mondmilito en aŭgusto 1914, kaj kiuj forpelis polojn kaj deportadis la grandan judan komunumon de Kalisz dum Dua Mondmilito.
Pensante pri tio, mi miregis pri unu afero: Kvankam Kalisz atingeblas de Berlino en malpli ol kvin horoj per trajno aŭ aŭto, mi estis inter la multnombraj kongresanoj la sola germano sen pola deveno. Ĉu do landlimoj eĉ por esperantistoj plu gravas? Ŝajnas, ke jes. La organizantoj estis tiel afablaj, ke homoj el ĉiu lando devis pagi nur malaltajn kostojn – 16 € ĝis 21 € kiel aliĝkotizon, 11,60 € por tranokto en komforta dulita ĉambro kaj 5,80 € por bonega tagmanĝo. Domaĝe, ke aliaj germanoj ne eluzis ĉi tiun ŝancon renkonti siajn polajn samideanojn je favoraj kondiĉoj en belega aranĝo.
La kongreso estis plena je ĝojo kaj kortuŝo. Menciindas, ke iuj el la ŝatataj “steluloj”, kiuj pliriĉigis la kongreson per muziko aŭ danco, estis handikapuloj. Aparte kortuŝa estis la momento, kiam en la programero pri Ŝoaho la prelegantino tiel emociiĝis, ke ŝi devis peti amikon daŭrigi la laŭtlegadon de ŝia manuskripto. Ŝi trovis ĉies komprenon, ĉar temis pri la deportado de ŝia avino al koncentrejo.
Apenaŭ eblas diri ion negativan pri la kongreso. Krokodilado ne malabundis, sed apenaŭ ĝenis, ĉar en ĉeesto de iuj el la 20 eksterlandanoj la poloj kutime ŝanĝis sian lingvon al Esperanto. Kaj facilis havi ĉiam ĉirkaŭ si geamikojn, kiun kiuj eblis tre bone interparoli en Esperanto. Eĉ la fakto, ke nia ĉefa tranoktejo troviĝis ekster la urbocentro, ne ĝenis min, ĉar busoj veturis tre fidinde – kaj nia kongresa nomŝildo validis kiel busbileto. Tiu ĉefa tranoktejo estis studenta domo inter brua strato kaj brua fabriko, tiel ke nokte necesis elekti inter du malbonoj: bruo (malferma fenestro) kaj varmego (fermita fenestro). Tiun problemon bonŝance malakrigis la fakto, ke ni kutime sidis kune kun geamikoj ĝis la unua horo nokte, kiam la ĉambro jam iom malvarmiĝis.
Eblas ankoraŭ mencii diversajn sukcesajn programerojn, ekzemple la prelegon de Jolanta Chrustowicz pri komunaĵoj inter Ludoviko Zamenhof kaj John Lennon (pri kies koncepta lando Nutopio mi aŭdis unuafoje en tiu prelego), kaj la ekskurson tra urbo, kiun ni finis per plantado de Esperanta arbo. Per senvualigo de la koncerna memorŝtono, ni ekhavis novan ZEOn en Kalisz.
![kalisz](https://sezonoj.ru/wp-content/uploads/2024/07/Esperanto-arbo.jpg)
Esperantistaj ekskursantoj apud la Esperanto-arbo (Foto: Ulrich Matthias)
Restas en mia memoro multaj belegaj momentoj – kaj belegaj kantoj, ekzemple, “Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko…” Vere mi sentas en mi profundan dankemon al Zamenhof – sed ankaŭ al ĉiuj organizantoj kaj kontribuantoj de tiu ĉi mirinde bela kongreso.
Ulrich Matthias
La paĝosupra foto estas farita de Andrzej Sochacki
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/polujo-23/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news