La 25 jarojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM aŭ AMU) ni festis en 2022 per la lanĉado de magistraj Studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto “Lingvistiko kaj informmastrumado”. La Studoj surloke, en Poznano, enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al la lingvo, kulturo kaj movado de Esperanto, al planlingvoj, sed ankaŭ perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (diĝitan humanistikon). En la centro troviĝis ankaŭ interkultura komunikado kaj lingvoplanado kaj -politiko, sume, donante bonan bazon por trovi laboron poste.
La unikaj magistraj studoj startis kun dek ĉinaj studentoj (el kiuj sep el la Universitato en Zaozhuang), kvankam ni atendis pli internacian grupon. Ĉiuj dek nun atingis la finon de siaj dujaraj studoj. La 27an de junio 2024 sep studentoj sukcese trapasis la magistran ekzamenon, dum kiu ili defendis siajn diplomlaboraĵojn kaj respondis al demandoj. Iliajn laboraĵojn vi povos baldaŭ legi en Edukado.net. La recenzado donis eblecon kunlabori kun eksterlandaj kolegoj (prof. Sabine Fiedler, prof. Gong Xiaofeng, d-ro Markos Kramer) kaj kun d-ro Maciej St. Zięba el Pollando (kiu instruis la studentojn en la Universitato de Zaozhuang), ili rete aliĝis al la ekzameno. Jen la temoj de la studentoj:
Li Bochuan: Seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto;
Liu Dehan: La rolo kaj influo de virinoj al la lingvo, literaturo kaj movado de Esperanto;
Long Yunxia: Vortoprovizo de la homa vivo en temaj grupoj en la angla, Esperanto kaj la ĉina, kaj apliko en la lingvoinstruado;
Sun Yesheng: Ellaboro de temvortaro en la tereno de loĝado en la angla, Esperanto kaj la ĉina;
Zhang Yue: Komparo de la lingva bildo de la mondo en la ĉina kaj Esperanto;
Zhao Yanan: Reflektiĝo de la ĉina kulturo en Esperantaj tekstoj;
Zhu Xinlei: Elektitaj bibliotekaj kolektaĵoj pri Esperanto kaj interlingvistiko.
Ĉiuj studentoj esprimis deziron plu kunlabori en la vortara projekto de Ilona Koutny aŭ plu esplori kaj verki artikolon el sia temo. Iuj povos dungiĝi en la Universitato en Zaozhuang, en la Esperanto-Muzeo, kaj pensas eĉ pri doktoriĝo en AMU. Ili donos freŝan forton por la ĉina movado.
Tuj antaŭ la ekzameno, aperis la Angla-Esperanta-Ĉina etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado. Temas pri la aktualigita kaj ĉinigita versio de la Angla-Esperanta-Hungara etvortaro de Ilona Koutny. Du studentoj el la magistra interlingvistika grupo, Long Yunxia (Nuba) kaj Sun Yesheng (Suno), pretigis la la ĉinajn versiojn, kontrolis ilin Gong Xiaofeng (Arko). En la libreto troviĝas ankaŭ ekzercoj por uzi la vortaron en progresanta nivelo de Esperanto – kion la studentoj povis mem sperti.
La supra foto: La tri aŭtoroj (de maldekstre dekstren): Nuba, kies diplomlaboraĵo estis la vortara ĉapitro pri homa vivo kun enkonduka parto pri la uzo de temvortaroj en la instruado kaj tradukaj problemoj por la malsamaj kulturoj; Ilona Koutny; Suno, kies diplomlaboraĵo estis la vortara ĉapitro pri loĝado kun enkonduka parto pri ĉinaj-esperantaj vortaroj kaj tradukaj problemoj pro la malsamaj kulturoj.
Kaze de la dua anonco de la studoj en 2023 – post sukcesa unua jaro – neniu esperantisto aliĝis krom kvin ĉinaj studentoj, kio ne estis sufiĉe por startigi la sekvan grupon. UAM fermis la studojn. La nuna restos unika, tre pozitiva, eksperimento.
Prof. dr hab. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Adam Mickiewicz Universitato
Poznań, Pollando
Fonto: https://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/magistraj_raporto_jun24.html
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/polujo-22/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news