Sep monatojn por la apero de la unua unuopaĵo La junularo de hodiaŭ la Berlina rokbando La Mondanoj la 19an de julio revenis kun sia dua unuopaĵo Rapidu, vagonaro!
La Mondanoj estas Esperanto-rokbando el Berlino, kiu fondiĝis en 1983. En la 1980aj jaroj La Mondanoj ofte ludis en regulaj muzikkluboj en Germanio kaj ĉe Esperanto-eventoj en Hungario, Pollando, Francio kaj Germanio. Ĝi malfondiĝis en 1987 post la fina koncerto je la 100-jara jubileo de Esperanto en Krakovo.
Fokusiĝante pri siaj karieroj kaj familioj, Tom, Carsten kaj Aaron neniam perdis sian entuziasmon por muziko kaj restarigis la grupon en junio 2023. Ilia muziko kombinas klasikan rokon, funkon, bluson kaj aliajn influojn en unikan miksaĵon kiu kongruas kun la bela sono kaj homarana mesaĝo de Esperanto.
La konstantaj membroj de La Mondanoj estas:
Aaron Koenig: ĉefkantado kaj ritmogitaro
Carsten Kindermann: basgitaro kaj korusoj
Tom Wunderlich: ĉefgitaro kaj korusoj
La dutitola unuopaĵo (la kanto kaj la instrumenta versio) estas akirebla ekde nun elŝute en la muzika platformo de Vinilkosmo https://www.vinilkosmo-mp3.com/
kaj en ĉiuj kutimaj elsendfluaj platformoj.
La bando krome preparas novan muzikvideon kiu aperos la 2an de aŭgusto 2024.
Atendante ĝin spektu la varbvideon ĉi sube:
https://www.youtube.com/shorts/Gmy3UUQq7LQ
Floréal Martorell
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/muziko-52/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news