Mariamne: Julia rabato de la libroservo de UEA

mariamneLagerkvist, Pär. Mariamne / Tradukis el la sveda Bertil Nilsson. – Skövde: Al-fab-et-o, 1995. – 56 paĝoj. – Prezo: 4.80€.

“Jen romaneto pri tiu Herodo, kiu ordonis la masakron de la infanoj por malaperigi la Mesion. La nobelpremiita verkinto priskribas lin kiel efektive paranojan. Kaj tiu paranoja reganto de Judio enamiĝas kun bonkora juna juda virino, Mariamne, filino de la opozicia familio la Makabeoj, kiu akceptas fariĝi lia edzino esperante, kiel multaj aliaj edzinoj, ŝanĝi sian edzon. La rezulto estas kompreneble tragedia”, – skribis Donald Harlow en sia recenzo pri la romaneto Mariamne de la sveda Nobel-premiita (1951) verkisto Pär Lagerkvist (http://retbutiko.be/eo/ero/mnme).

Okaze de la 50a mortodato de Pär Lagerkvist (naskiĝis la 23an de majo 1891 en Växjö, mortis la 11an de julio 1974 en Stokholmo) la libroservo de UEA dum la tuta julio ofertas lian romaneton Mariamne kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=5070

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/libro-9/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi